Lin Biao

ĉina militisto kaj politikisto

Lin Biao (Lin Piao; ĉine 林彪, pinjine: Lín Biāo; [l|in|2|-|b|iao|1]; naskiĝis la 5-an de decembro 1907, morits la 13-an de septembro 1971) estis ĉefa armeestro kaj ĉina komunisto kiu ludis gravegan rolon en la komunista venko dum la Ĉina Enlanda Milito, ĉefe en Nordorienta Ĉinio. Lin estis la generalo kiu estris en la decidajn kampanjojn de Liao-Ŝen kaj Pekino-Tjanĝino, kunestris la Manĉurian Kamparmeon de la Popola Liberiga Armeo al Pekino, kaj trapasis la riveron Jangzio en 1949. Li rangis tria inter la Dek Marŝaloj. Zhu De kaj Peng Dehuai estis konsideritaj unuarangaj antaŭ Lin, kaj Lin rangis rekte antaŭ He Long kaj Liu Bocheng.

Lin Biao
Persona informo
林彪
Naskonomo林育蓉
Naskiĝo5-an de decembro 1907 (1907-12-05)
en Subraga Basin
Morto13-an de septembro 1971 (1971-09-13) (63-jaraĝa)
en Öndörkhaan
Mortis proAkcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perAviadila akcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboSubraga Basin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etnohanoj vd
Lingvojĉina vd
ŜtatanecoPopola Respubliko Ĉinio (1949–1971)
Respubliko Ĉinio (1912–1949)
Dinastio Qing (1907–1912)
Ĉina Soveta Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materWhampoa Military Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioKomunista Partio de Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oYe Qun (en) Traduki (1941–1971)
Zhang Mei (en) Traduki (1937–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloSun Weishi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojLin Liguo (en) Traduki
 ( Ye Qun (en) Traduki)
Lin Liheng (en) Traduki
 ( Ye Qun (en) Traduki)
Lin Xiaolin (en) Traduki
 ( Zhang Mei (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1925– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lin sindetenis el aktiva rolo en politiko post la enlanda milito, sed iĝis utilega por la kreado de la kulto al personeco por Mao Zedong komence de la 1960-aj jaroj. Lin estis premiita pro sia servo al Mao per nomumo kiel sukcedanto de Mao dum la Kultura Revolucio, de 1966 ĝis sia morto.

Lin mortis en Septembro de 1971 kiam lia aviadilo falis en Mongolio, sekve al kio aspektis malsukcesa puĉo kontraŭ Mao. Pro manko de informaro ĉio rilata al la nomita "Lin Biao afero", estis pridisputita ekde tiam. Post lia morto, li estis oficiale kondamnita kiel perfidulo al la Komunista Partio de Ĉinio. Li kaj Jiang Qing estas ankoraŭ konsiderata la du "ĉefaj kontraŭ-revoluciaj friponoj" akuzitaj de la Komunista Partio pro la troigoj de la Kultura Revolucio.

Literaturo

Eksteraj ligiloj