Limburga lingvo

La limburga lingvo estas kolekta nomo por serio de ĝermanaj lingvovariecoj parolataj en Limburgo ambaŭflanke de la belga-nederlanda landlimo, do en belga kaj nederlanda Limburgo, en Norda Brabanto, krome en la belga municipo Voeren kaj en Nordrejn-Vestfalio en Germanio. La lingvo apartenas al la okcidentĝermana lingvaro kaj kadre de ĝi grupiĝas en la malaltfranka lingvaro.

Limburga lingvo
Limburgs
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Malaltfranka lingvo
Parolata enNederlando, Belgio, Germanio
Parolantoj1 600 000
Denaskaj parolantojproksimume 1.600.000
Fremdlingvo / dua lingvo por?
Skribolatina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj Lingvoj
a lingvo
Limburga lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo enNederlando (kiel "regiona lingvo")
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1li
  ISO 639-2
    Bibliografialim
    Terminologia?
  ISO 639-3lim
  SILLMP
  Glottologlimb1263
Angla nomoLimburgish
Franca nomolimbourgeois
Vikipedio
vdr

La lingvo

Gramatiko

Ne ekzistas norma limburga lingvo, kvankam ja estis regule provoj krei norman skribitan limburgan lingvon. Kvankam ĉiuj dialektoj limburgaj havas la saman frankan radikon, la varieco estas granda. Por nederlandlingvano la lingvo sonas iom germanece pro la gramatika strukturo kaj la akĉento.

  1. ik loop - ich loup
  2. jij loopt - doe löps
  3. hij loopt - hae löp

Malkiel la norma nederlanda parolado, la limburga lingvo distingas inter vira, ina kaj neŭtra gramatikaj genroj. Komparu:

  1. viro - 'ne miens
  2. virino - 'n vrów
  3. infano - e kindj

Fonologio

Se kompariĝis limburga lingvo kun nederlanda lingvo pri la fonologio, trafis ke en multaj kognatoj limburga vorto havas postalveolaran frikativon dum nederlanda vorto havas alveolaran:

  1. sjtad (limb)/ stad (ned), "urbo"
  2. oetsjpraok (limb)/uitspraak (ned), "elparolado"
La areo de limburga lingvo



Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ