Lignerolle

komunumo de Svislando

Lignerolle estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 385 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Lignerolle
Blazono de Lignerolle
Vilaĝocentro kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoVaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj 46° 44′ 24″ N 6° 27′ 22″ O / 46.74000 °N, 6.45611 °O / 46.74000; 6.45611 (mapo) 6° 27′ 22″ O / 46.74000 °N, 6.45611 °O / 46.74000; 6.45611 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj385
Areo10,62 km²
Alteco760 m super marnivelo
Poŝtkodo1357
Komunumkodo5755
Mapo de Lignerolle
vdr

Geografio

Lignerolle situas sur la suda deklivo de la ĵurasa montoĉeno Suchet. En sudokcidento la komunuma teritorio entendiĝas ĝis al la horda bordo de la rivero Orbe. La komunuma teritorio havas areon de 10,62 km², de kiuj 47% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado. La altejo Bel Coster estas kun alteco de 1415 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejo La Bessonne sur alteco de 1090 m s.m.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lignerolle limas en nordoriento al L'Abergement, en sudoriento kaj sudo al Les Clées, en sudokcidento al Ballaigues, kaj en nordokcidento al Jougne en Francio.

Trafiko

En la sudo de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A9, al kiu la plej proksimaj alveturejoj de Lignerolle situas oriente en Les Clées kaj sude en Ballaigues. Tra la vilaĝo mem pasas la kantona ĉefvojo n-ro 132 de Orbe al Vallorbe, sur kiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu Lignerolle estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lignerolle datiĝas el la jaro 1160 kiel Lineroles. Dum mezepoko Lignerolle apartenis al la Senjorujo Les Clées. Post la konkero de la Senjorujo kaj la detruo de la urbo Les Clées fare de la Svisa Ĵurkomunumo ekde la jaro 1536 Lignerolle apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la voktejo Yverdon. De 1798 ĝis 2006 Ligenrolle apartenis al la distrikto Orbe, kiu en la jaro 1803 estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo, kaj ekde la 1-a de januaro 2007 al la nova distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj