Mies

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Crenées)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mies (stacidomo).

Mies estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1743 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Mies
Blazono de Mies
Blazono de Mies
Blazono de Mies
Lemana strando en Mies
Lemana strando en Mies
Lemana strando en Mies
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoNyon
Koordinatoj 46° 18′ 19″ N 6° 10′ 16″ O / 46.30528 °N, 6.17111 °O / 46.30528; 6.17111 (mapo) 6° 10′ 16″ O / 46.30528 °N, 6.17111 °O / 46.30528; 6.17111 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1743
Areo3,45 km²
Alteco410 m super marnivelo
Poŝtkodo1295
Komunumkodo5723
Mapo de Mies
Mapo de Mies
Mapo pri la situo de Mies en la Distrikto Nyon
vdr

Geografio

La komunumo situas ĉe la nordokcidenta bordo de Lago Lemano meze inter Ĝenevo kaj Nyon, en distanco de proksiume 10 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo, en regiono kiu nomiĝas Sankta Tero. La komunumo Mies konsistas el la vilaĝo Mies kun la kvartalo Les Crenées apud la lagobordo kaj la setlejo Veytay en nordokcidento de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 30,7% estas kovritaj de arbaro, 34,1% servas por agrikulturo kaj 34,7% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mies limas en nordo al Tannay (aliflanke de la rivereto Le Nand du Torry), en oriento al la Lago Lemano, en sudo al Versoix (GE), kaj en okcidento al Chavannes-des-Bois.

Naturaj rezervejoj

En Mies situas du naturrezervejoj, nome:

  • En la arbaro de Veytay: La Gouille Marion, malsekejo entenanta lageton kaj marĉojn, sur areo de ĉirkaŭ 14 hektaroj. Klasita kiel naturrezervejo en 1973, ĝi estas vizitebla de la publiko.
  • Ĉe la lemana bordo: Les Crénées sur privata bieno de 3 hektaroj, ne publika kaj irebla nur trans la lago. Tie vivas almenaŭ 160 specioj da birdoj.

Trafiko

Tra Mies pasas laŭ la lagobordo la kantona ĉefvojo n-ro 1 (la tiel nomita Route de Suisse, la svisa aŭtovojo A1 en nordo, kies plej proksima alveturejo situas en distanco de proksimume 5 kilometrojn norde de la komunumo, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 121. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Ĝenevo kaj pere de loka buslinio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Tannay datiĝas el la jaro 1345 kiel Miez. En la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de lagoborda setlejo el la frua neolitiko apud Les Crenées. Dum mezepoko Mies apartenis al la Senjorujo Coppet. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Nyon, tiam dum kvin jaroj al la tiama Kantono Lemano, kiu en 1803 estis surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono integrita al la nova Kantono Vaŭdo.[3]

Servoj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj