Leono la 5-a (Armenio)

Leono (aŭ Levon) 5-a de Armenio (kelkfoje ankaŭ konata kiel la 6-a) 1342-1393 estis suverena reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (aŭ Malgranda Armenio) de 1374 ĝis 1393.

Leono la 5-a
reĝo de Armenio
AntaŭuloKonstantino la 6-a
Kronadola 14-an de septembro 1374 en Sizo
Persona informo
Լևոն Զ Լուսինյան
Léon VI (V) de Lusignan
Naskiĝo1342
en Armena reĝlando en Kilikio
Morto29-an de novembro 1393 (1393-11-29)
en Parizo
TomboBaziliko de Saint-Denis
Couvent des Célestins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioArmena Apostola Eklezio vd
Subskribo Leono la 5-a (Armenio)
Familio
DinastioDinastio Lusignan vd
PatroJohn of Lusignan, Regent of Armenia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojBohemond of Lusignan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMargaret of Soissons, Queen of Armenia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojMarie of Lusignan, Princess of Armenia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomonarko
suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
reĝo de Armenio
Dum1374–1393
AntaŭuloKonstantino la 6-a
SekvantoJakobo la 1-a de Kipro (pretenda titolo)
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Johano de Lusignan (filo de Amalriko de Tiro kaj de Izabela de Armenio, filino de Leono la 3-a de Armenio) kaj de lia edzino Soldane (filino de Georgo la 5-a de Kartvelio). Li entroniĝis post la morto de lia malproksima kuzo kaj onklo Konstantino la 6-a. Leono kaj lia edzino, Margareta de Soissons, estis kronitaj en Sizo la 14-an de septembro 1374.

Post pluraj bataloj kontraŭ pli fortaj trupoj de mamelukoj, li rifuĝis en la fortikaĵo de Kapan, kie li kapitulacis. La mamelukoj portis lin en malliberon al Kajro en 1375, kie li estis enkarcerigita plurajn jarojn. En 1382, la reĝo de Kastilio, Johano la 1-a peris por lia liberiĝo kaj invitis lin en Kastilion kie la reĝo donacis al li la senjorejojn Madrido kaj Reĝurbo. Li neniam reklamis la armenan tronon kaj forpasis en Calais (Francio), la 29-an de novembro 1393. Liaj restaĵoj estis entombigitaj en la baziliko Sankta Denizo, proksime de Parizo. Li havis leĝan filinon, Maria de Lusinjano (kiu forpasis antaŭ la patro), kaj du neleĝajn, Gido kaj Stefano.

Je lia morto, Jakobo la 1-a (Kipro), malproksima parenco lia, fariĝis la pretendanto al la reĝtitolo de Armenio.