Lee Child

Jim GRANT (naskita la 29-an de oktobro 1954), kiu verkas sub la plumnomo Lee CHILD, estas brita verkisto de fikcia detektiva-krimromanoj.

Lee Child
Persona informo
Lee Child
NaskonomoJim Grant
Naskiĝo29-an de oktobro 1954 (1954-10-29) (69-jaraĝa)
en Coventry
Lingvojangla vd
LoĝlokoBirmingham vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Sheffield
University of Sheffield (en) Traduki
King Edward's School (en) Traduki
King Edward's School, Birmingham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Lee Child
Familio
GefratojAndrew Grant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
scenaristo
filmaktoro
aŭtoro
romanisto
televida produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoLiteratura aktiveco kaj television production (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1995– vd
Verkado
VerkojKilling Floor ❦
Die Trying ❦
Tripwire ❦
Echo Burning ❦
The Enemy ❦
One Shot ❦
The Hard Way ❦
Bad Luck and Trouble ❦
Gone Tomorrow ❦
Worth Dying For ❦
The Affair ❦
A Wanted Man ❦
Never Go Back ❦
Personal ❦
Make Me ❦
Night School ❦
The Midnight Line ❦
Die Trying ❦
Echo Burning vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La ĉefrolulo en liaj romanoj estas Jack Reacher. Lia unua romano Deadly Money gajnis la premio Antony por la plej bona unua romano.

Vivo

Jim Grant naskiĝis en Coventry, Anglio en 1954. Li studis juron sed neglektis siajn studadon ĉar li ne volis fariĝi advokato. Poste li laboris ĉe la televidproduktadfirmao "Granada", verkis scenarojn, antaŭfilmojn kaj reklamvideojn. En 1995, post dek ok jaroj da laboro, li estis maldungita kaj komencis verki. En 1998 li translokiĝis al Usono kaj ekde tiam li loĝas en la antaŭurboj de Novjorko. Lia unua romano, Deadly Money, estis publikigita en 1997. Ĝis 2022 li publikigis dudek ses romanojn, kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn, sed ankoraŭ neniu en Esperanto.

Grant estas verkisto de unu detektivo - la heroo de ĉiuj liaj romanoj estas Jack Reacher, iama armea policisto, hardita (angle Private Eye (privatokululo) aŭ Hard Boiled (hardbolata)), emerita majoro de la Usono-Armeo, kiu funkciis kiel enketisto en la armea polico. Li havas akran okulon kaj mirigan memoron por la plej malgrandaj detaloj. La gvidprincipo de ĉiuj romanoj estas la hazarda renkonto de Reacher kun krimo dum liaj vagadoj tra Usono, kaj la neatendita solvo de la krimo. Reacher kutime prenas surprizajn kaj netradiciajn movojn, kiuj helpas lin venki malfacilaĵojn survoje al solvo.

La stilo de Grant estas rapida kaj kontinua suspenso. Serio de eventoj kiuj disvolviĝas rapide en mallonga tempo, kutime en unu el la ŝtatoj de Usono, kiu ŝanĝiĝas de romano al romano. La verkado estas saturita per geografiaj priskriboj, kaj detalaj priskriboj de armiloj kaj batalkapabloj. La heroo de Grant agas decide kaj rapide kaj mortige batas siajn malamikojn, kiuj ĉiam estas harditaj krimuloj.

En januaro 2020, Grant sciigis ke li retiriĝus de verkado de la Jack Reacher romanoserio kaj pludonus ĝin al lia frato, Andrew Grant. Li planas kunverki la sekvajn romanojn kun sia frato antaŭ transdoni la verkadon al li ekskluzive.

Iuj el lia romanoj estis adaptitaj en filmoj kaj televidserioj

Verkaro

#TitoloEldonjaroISBNPerspektivo
1Killing Floor19970-593-04143-7unua persono
2Die Trying19980-593-04144-5tria persono
3Tripwire19990-593-04393-6tria persono
4The Visitor (UK), or Running Blind (US)20000-593-04399-5tria persono
5Echo Burning20010-593-04659-5tria persono
6Without Fail20020-593-04686-2tria persono
7Persuader20030-593-04689-7unua persono
8The Enemy20040-593-05182-3unua persono
9One Shot20050-593-05183-1tria persono
10The Hard Way2006978-0-593-05184-9tria persono
11Bad Luck and Trouble2007978-0-593-05701-8tria persono
12Nothing to Lose2008978-0-593-05702-5tria persono
13Gone Tomorrow2009978-0-593-05705-6unua persono
1461 Hours2010978-0-593-05706-3tria persono
15Worth Dying For2010978-0-593-06566-2tria persono
16The Affair2011978-0-593-06570-9unua persono
17A Wanted Man2012978-0-593-06573-0tria persono
18Never Go Back2013978-0-593-06574-7tria persono
19Personal2014978-0-593-07382-7unua persono
20Make Me2015978-0-593-07388-9tria persono
21Night School2016978-0-593-07390-2tria persono
22The Midnight Line2017978-0-593-07818-1tria persono
23Past Tense2018978-0-593-07819-8tria persono
24Blue Moon2019978-1-787-63219-6tria persono
25^The Sentinel2020978-1-787-63361-2tria persono
26^Better Off Dead2021978-1-787-63373-5unua persono
27^No Plan B2022978-1-787-63375-9
28^The Secret2023978-1-787-63377-3

^ Kunverkita fare de Jim kaj Andrew

Eksteraj ligiloj