Ledesma (Salamanca)
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Ledesma | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 539 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 6° 0′ U (mapo)41.0875-641° 5′ N, 6° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 768 m [+] | ||
Areo | 141,22 km² (14 122 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ledesma estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma.1 .
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cuadrilleros de los Dieces, El Cerezo, Estacas, Estaquillas, Frades de Santa María, La Sagrada, La Samasa, Ledesma, La Vadima, Muchachos, Nóguez, Pelilla, Zorita, Aldeagutiérrez, Cuadrilleros, El Casar, La Riverita, La Samarita, Santa Marina, Santo Domingo kaj Zafroncino, el kiuj la ok lastaj senhomaj, okupas totalan areon de 141,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 688 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 35 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, 55 km de Zamora kaj 84 km de Ciudad Rodrigo.
Estis jam romia setlejo, eĉ de vetonoj, sed la nuna fondiĝis dum la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj havis gravajn nobelan kaj religian influojn, pro nombraj konventoj, ekzemple de templanoj kaj franciskanoj, suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo, ekzemple pro la eksplodo de la ponto fare de la francoj. Estas multaj vidindaĵoj rilataj al grava historia pasinteco; kastelo, muregoj, pontoj, prahistoriaĵoj, palacoj, preĝejoj, krucpilorioj ktp.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis, ekzemple pro la ĉirkaŭaj kverkaroj kaj rilataj faŭno kaj flaŭro.