Laura Pausini

Laura PAUSINI (naskiĝis la  16-an de majo 1974(nun 1974-05-16) en Solarolo (Raveno, Italio)) estas itala kantistino.

Laura Pausini
Laura Pausini 19 - Bercy - Aprilo 2012
Laura Pausini 19 - Bercy - Aprilo 2012
Bazaj informoj
Naskiĝo16-an de majo 1974 (1974-05-16) (50-jaraĝa)
en Faenza
ĜenrojLatina popmuziko, soft-rokmuziko, Popmuziko
Profesiokantistino
Instrumentojvoĉa muziko
Aktivaj jaroj1993 – nuntempo
EldonintoWarner Music Group, Atlantic
Retejowww.laurapausini.com
Persona informo
Lingvojitalahispanaangla
ŜtatanecoItalio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Laura Pausini
Familio
PatroFabrizio Pausini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokantaŭtoro
muzikproduktisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttps://laurapausini.com
vdr

Ŝi estas konata pro la baladoj pri amo sed ŝi kantis ankaŭ pri la malriĉeco, mizero, milito, rasismo kaj aliaj sociaj aferoj. Konata ne nur en Italio sed ankaŭ en multaj eŭropaj landoj, Usono kaj Latinameriko. Ŝi kantis/as en la itala, hispana, portugala, angla kaj ĵuse en la franca, kun Hélène Ségara kaj Johnny Hallyday, version de ŝia kanzono "Io canto" - Je chante - (Mi kantas).

Biografio

Laura Pausini naskiĝis la 16-an de majo 1974 en Solarolo, provinco Raveno, Italio, kie ŝi kreskis. Laura rakontas ke kiam ŝia patrino, Gianna, estis graveda de ŝi, ŝia patro Fabrizio kutime aŭskultigis muzikon al ŝi ĉar li arde deziris ke ŝi iĝu kantisto kiel ankaŭ li estas.

La patro de Laura estas muzikisto kaj kantisto, ŝia patrino estas infana instruistino kaj Silvia, ŝia fratino, du jarojn malpli aĝa ol ŝi, estas konsiderata de ŝi kiel la persono plej grava en ŝia vivo.

Kiam Laura 8-jariĝis ŝia patro demandis al ŝi kion ŝi volas kiel donacaĵon kaj ŝi respondis: "Mi volas kanti kun vi". Dum tiu tempo Fabrizio estis la plej grava kaj sola instruisto ĉar ŝi neniam ĉeestis lecionojn pri kantado.

We are the World (Ni estas la mondo) estis la unua kanzono kiun ŝi kantis. Tial ĝi estas tre speciala por ŝi. Ŝia patro tradukis ĝin en la italan ĉar Laura estis malgranda kaj ne komprenis la lingvon.

En la aĝo de 12 jaroj, Laura kantis unuafoje sola ĉe restoracio enBolonjo kaj je tiu ĉi aĝo mem, surbendigis sian unuan diskon kun la helpo de sia patro. En tiu ĉi aĝo Laura komponis sian unuan kanzonon "Lasciarmi dormire" (Lasi min dormi)

Dum la adoleskanteco Laura daŭre kantis kaj ludis kun la patro sed en 1991 li listigis ŝin en la konkurso Castrocaro. Laura timis partopreni sed tion ŝi faris kaj kvankam en tiu okazo ŝi ne sukcesis, ŝi konis Marco Maratti-n kaj Angelo Vasiglio-n kaj surbendigis kun ili "La soletà" (La soleco).

En 1993, Laŭra Paŭsini konkursis en la Festivalo de San-Remo, Italio kie ŝi gajnis la unuan premion per 7 464 voĉdonoj; de tiam ŝi estis konata en la tuta Italio.

En 1994 ŝi lanĉis sian unuan diskon en la hispana lingvo konsistantan el hispanigita kompilaĵo de italaj kanzonoj de ŝiaj du antaŭaj KD-oj. Tiu ĉi disko disfamigis ŝin en la hispanlingvaj landoj kaj nur en Hispanio ŝi vendis pli ol unu miliono da diskoj.

En 1996 Laura Pausini vendis 350 000 diskojn. Post la diskoj de grandaj sukcesoj de la jaro 2001 ŝi intencis triumfi en la usona merkato per la anglalingva albumo "From the Inside", sed ĝi ne havis la sukceson atenditan de la publiko.

Dum 15 jaroj de ŝia artista kariero Laura Pausini vendis pli ol 40 milionoj da diskoj kaj gajnis pli ol 180 platinaj diskoj, multaj el oro kaj unu el diamanto.

En 2005 ŝi gajnis la premion Grammy, Grammy Latino en la kategorio: Plej Bona Albumo per sia albumo "Escucha" (Aŭskultu).

En oktobro 2006 aperis la unuopaĵo "Yo canto" (Mi kantas), versio de la kanzono de Ricardo Cocciante de 1979. La nova kompakta disko enhavas kanzonojn kiel "Estrella gemela" (Ĝemela stelo) de Eros Ramazzotti; "No me lo puedo explicar" (Mi ne povas ekspliki tion) de Tiziano Ferro kaj aliaj kiel "Mi libre canción" (Mia libera kanzono) de Lucio Battisti, kunkantata kun la kolombia kantisto Juanes.

La 2an de junio 2007 ŝi iĝis la unua virino kiu kantis en itala futbalstadiono. San Siro (Milano) estas la elektita ejo por ŝia prezentado kien iris pli ol 70 000 personoj.

Diskografio

Albumoj

JaroAlbum-TitoloLando
1993Laura Pausini  Italio
1994Laura  Italio
1996Le cose che vivi  Italio
1998La mia risposta  Italio
2000Tra te e il mare  Italio
2001The Best of Laura Pausini - E ritorno da te  Italio
2003From the inside  Italio
2004Resta in ascolto  Italio
2005Live in Paris 05  Italio
2006Io canto  Italio
2007San Siro 2007  Italio
2008Primavera in anticipo  Italio
2009LauraLive  Italio
2011Inedito  Italio
201320 – The Greatest Hits  Italio

Tradukitaj albumoj por eksterlando

JaroAlbum-titoloLando
1994Laura Pausini  Hispanio,  Francio
1995Laura Pausini  Britio
1996Las cosas que vives  Hispanio,  Brazilo
1998Mi respuesta  Hispanio
2000Entre tú y mil mares  Hispanio
2001Lo mejor de Laura Pausini - Volveré junto a ti / The Best of Laura Pausini - E ritorno da te  Hispanio,  Brazilo
2002From the inside  Usono,  Aŭstralio,  Japanio
2004Escucha  Hispanio
2006Yo canto / Io canto  Hispanio,  Francio
2008Primavera anticipada / Primavera in anticipo  Hispanio,  Brazilo
2009LauraLive  Hispanio
2011Inédito  Hispanio
201320 – The Greatest Hits  Hispanio

Eksteraj ligiloj