Distrikto Bautzen (1994-2008)

(Alidirektita el Landkreis Bautzen)

La distrikto Bautzen (1994-2008) (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kn la iama distrikto Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda kunfandiĝis al nova distrikto Bautzen. La urbo Bautzen estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 955,47 km² loĝis 150.593 homoj; do meznombre 159 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Bautzen (1994-2008) estas signita per 3.

Distrikto Bautzen
Origina nomoLandkreis Bautzen

Landkreis
Administrado
LandoGermanio
Estas parto deSaksio
Administra centroBautzen
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2005-09-30)150 593
Loĝdenso159 loĝ./km²
Geografio
Areo955,47 km²
Distrikto Bautzen sur la mapo de Saksio
Distrikto Bautzen sur la mapo de Saksio
Geografia situo, 14° 25′ 48″ O (mapo)51.1814.4351° 10′ 48″ N, 14° 25′ 48″ O (mapo) [+]
Distrikto Bautzen (1994-2008) (Germanio)
Distrikto Bautzen (1994-2008) (Germanio)
DEC
Situo de Distrikto Bautzen

Map

Kodoj
ISO 3166-2DE
Aŭtaj kodojBZ
Pliaj informoj
Fondo1994
Malfondo2008
vdr

Najbaraj distriktoj estis norde Kamenz, oriente Niederschlesischer Oberlausitzkreis, sudoriente Löbau-Zittau kaj en la sudo najbaris Sächsische Schweiz kaj Ĉeĥio. La distrikto estis membro de la Eŭropa regiono Niso.