Lamprologus lethops

Lamprologus lethops estas specio de Cikledoj, nome fiŝoj el areoj de rapidaj fluejoj en la rivero Kongo en Centra Afriko, kie ĝi supozeble loĝas en profundaĵoj tiom grandaj kiom ĝis 160 m sub la surfaco.[1] Ĝi atingas ĉirkaŭ 10 cm de longo, estas blankeca (ne-pigmentita) kaj blinda.[2] Vivaj L. lethops estis vidataj la unuan fojon en 2011 kiam lokaj fiŝkaptistoj sukcesis alporti kelkajn specimenojn vivaj el profundoj. Ili sekve estis tenitaj en akvario.[3]

Notoj