Lajos Gyenes

Lajos Gyenes [lajoŝ djeneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyenes Lajos estis hungara juda arkitekto, pentristo. Lia origina familia nomo estis Gottlieb.

Lajos Gyenes
Persona informo
NaskonomoGottlieb Lajos
Naskiĝo29-an de majo 1888 (1888-05-29)
en Budapeŝto
Morto3-an de novembro 1944 (1944-11-03) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1910) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oGitta Gyenes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoarkitekto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Gottlieb[1] naskiĝis la 29-an de majo 1888 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de novembro 1944 en Budapeŝto.

Familia domo fare de Lajos Gyenes
Loĝdomego fare de Lajos Gyenes

Biografio

Lajos Gyenes akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1910. Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio, kie li lernis pentroarton. Hejmenveninta li estis en Artistkolonio de Nagybánya, poste li ekspoziciis ekzemple en Arthalo Budapeŝto. Tiam li havis arkitekturan postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li edziĝis en 1919. En 1924 li malfermis arkitekturan atelieron kun Kornél Neuschloss, sed en la sekvaj jaroj li kunlaboris ankaŭ kun aliaj arkitektoj. Li estis mortpafita dum la holokaŭsto.

Elektitaj publikaĵoj

  • A főváros kislakásos építkezésének problémája a háború után, különös tekintettel a munkáslakásokra (1943)
  • Munkáslakásépítés (1943)
  • Munkáslakásokról (1943)

Fontoj

Referencoj