Lajos Bartók

BARTÓK Lajos estis hungara poeto, dramverkisto, redaktoro naskiĝinta en Erdőd la 24-an de majo 1851 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de decembro 1902.

Lajos Bartók
Persona informo
Naskiĝo24-an de majo 1851 (1851-05-24)
en Ardud
Morto31-an de decembro 1902 (1902-12-31) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata vd
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopoeto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

Bartók studis juron en ekde 1868 en Universitato Peŝto. Ekde 1869 li estis kunlaboranto de la spritaĵgazeto Üstökös redaktita de Jókai, poste en jaroj 1873-75 de la Bolond Miska, pli poste ekde 1878 ĝis sia morto de la Bolond Istók, samtempe ekde 1900 ĝis 1901 redaktis la Magyarság. Inter 1887–96 li estis deputito de sendependa partio. Ekde 1883 li iĝis membroj de Societo Kisfaludy kaj de Societo Petőfi.

Verkoj

  • Őrtüzek (Bp., 1877);
  • Rúgott csillagok (lietraturaj parodioj, Bp., 1879);
  • Költemények (Bp., 1881);
  • Kendi Margit (historia dramo, Bp., 1884);
  • Hattyúdalok (poemoj, Bp., 1906).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon