La progreso de la diboĉulo
- Artikolo
- Diskuto
La progreso de la diboĉulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 20-a jarcento | ||||
Ĝenro | novklasika muziko | ||||
Loko de rakonto | Londono | ||||
| |||||
La progreso de la diboĉulo aŭ The Rake's Progress estas opero triakta kun epilogo fare de Igor Stravinski. La libreto, verkita de W. H. Auden kaj Chester Kallman, estas bazita nur en la ok pentraĵoj kaj gravuraĵoj titole A Rake's Progress (1733–1735) de William Hogarth, kiujn Stravinski estis vidinta la 2an de Majo 1947, en ekspozicio de Ĉikago.
La historio temas pri la dekadenco kaj falo de iu Tom Rakewell, kiu abandonis Anne Trulove por la diboĉo de Londono akompane de Nick Shadow, kiu siavice rezultas esti la Diablo. Post kelkaj misaventuroj, ĉiuj iniciatitaj de la devojiganta Umbro, Tom finas en la Hospitalo Bedlam, nome tiama hospitalo por 'frenezuloj' tiam situanta en la City (urbocentro) de Londono. La moralo de la rakonto estas: "Por pigraj koroj kaj manoj kaj mensoj la Diablo trovas laboron farotan."