La Stampa

La Stampa (signife La presaĵo) estas itala ĉiutaga ĵurnalo publikigita en Torino, Italio. Ĝi estas distribuata en la tuta Italio kaj en aliaj landoj de Eŭropo. Ĝi estas unu el plej antikvaj gazetoj en Italio.[1]

Tiu gazeto estis fondita de Vittorio Bersezio, nome ĵurnalisto kaj romanisto, en Februaro 1867[1][2] kun la nomo Gazzetta Piemontese.[3] En 1895, la gazeto estis aĉetita (kaj eldonita) de Alfredo Frassati (patro de Pier Giorgio Frassati), kiu donis la nunan nomon kaj tutlandan perspektivon.[3] Pro kritiko al la murdo en 1924 de la socialisto Giacomo Matteotti, li estis devigita rezigni kaj vendi la gazeton al Giovanni Agnelli.[3]Ankaŭ la financisto Riccardo Gualino ekhavis kunposedon.[4]La gazeto estas nune posedo de Fiat S.p.A. Ĝi havas intencitan centrisman situon. La iamaj kontribuantoj de La Stampa inkludas ekzemple la italan romaniston Alberto Moravia.[5]

Referencoj

Bibliografio

  • Merrill, John C. kaj Harold A. Fisher. The world's great dailies: profiles of fifty newspapers (1980) pp 280–85

Eksteraj ligiloj