Lee Jung-kee

(Alidirektita el LEE Jung-kee)

LEE Jung-kee (prononco [I Zun-gi], koree 이중기) estas korea esperantisto. En Esperantujo li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en 1971, kaj fariĝis prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro en 1991.

Lee Jung-kee
Persona informo
Naskiĝonekonata, sed konsiderante lian esperantistiĝon en 1971, certe signife antaŭ 1960
LingvojEsperanto
ŜtatanecoSud-Koreio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto (1971–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li ricevis la premion Deguĉi en la 87-a UK (Fortalezo, Brazilo), kune kun Ma Young-tae pro sia kontribuo al la Esperanto-movado.

En 2008 li estis elektita kiel prezidanto de la Azia Komisiono de UEA dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Bengaluro en Barato.


Ĝis la fino de 2009 li sesdek-sep-foje partoprenis en internaciaj Esperanto-eventoj.

La 20-an de julio 2013 Lee Jung-kee dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, kaj denove la 23-an de julio 2016 dum la 101-a UK en Nitro.

Postenoj

Verkoj

  • La lingvo de Internacia epoko, Esperanto-lernolibro (korealingva verko)
  • Leteroj el Koreio (esearo)

Tradukoj

  • La historio de Esperanto (verkita de Edmond Privat, korealingva kuntraduko)
  • La vivo de Zamenhof (verkita de Lopezo Luna, korealingva traduko)
  • La homo kiu defiis Babelon (verkita de René Centassi kaj Henri Masson, korealingva kuntraduko)
  • Esperanto tiel parolata (verkita de Huĝimoto Tacuo, korealingva traduko)
  • Rekta metodo de Esperanto (verkita de Stano Marček, korealingva traduko)
  • Bela sonĝo (verkita de Julian Modest,korealingva traduko)
  • Leteroj el Koreio (verkita de LEE Jung-kee,Esperanto-esearo)

Eksteraj ligiloj