Léon Foucault

Jean-Bernard-Léon FOUCAULT (n. la 18-an de septembro 1819 en Parizo, m. la 11-an de februaro 1868, samloke) estis franca fizikisto, kiu ellaboris metodon por tre preciza mezuro de la absoluta lumrapido. Li pruvis ĉirkaŭaksan rotacion de la Tero.

Léon Foucault
Persona informo
Léon Foucault
NaskonomoJean Bernard Léon Foucault
Naskiĝo18-an de septembro 1819 (1819-09-18)
en Parizo
Morto11-an de februaro 1868 (1868-02-11) (48-jaraĝa)
en Parizo
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perMultloka sklerozo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboTombejo de Montmartre Redakti la valoron en Wikidata vd
EtnoFrancoj vd
Lingvojfranca vd
LoĝlokoFrancio vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materCollège Stanislas Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupofizikisto
astronomo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFiziko, meĥaniko kaj optiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1839–1868 vd
Verkado
Verkojpendolo de Foucault vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis medicinon, sed poste turnis sin al la eksperimenta fiziko. Li esploris kun Armand Fizeau la lumon kaj la varmon. Li konstatis en 1850, ke la lumo estas malpli rapida en akvo ol en aero. Li samjare mezuris la rapidon de la lumo, atingante valoron, kiu diferencas nur 1 % disde la ĝusta nombro.

Foucault eksperimente pruvis en 1851, ke la Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso. Li analizis la moviĝon de peza ferglobo, subenpendanta sur drato longa 67 m. Tiu „Foucault-pendolo” ĉiam pendolas en la sama vertikala ebeno kaj tiu ebeno malrapide ŝanĝiĝas kompare al la rotacianta Tero kaj depende de la situo de la pendolo (latitudo kaj longitudo). Foucault ricevis en 1855 pro tiu laboro kaj pro simila giroskopa eksperimento la medalon Copley de la londona Royal Society, kaj li iĝis fizikista kunlaboranto de la pariza Observatorio. Li malkovris la kirlokurenton, la t.n. „Foucault-fluojn”, kiuj aperas en kuprodisko rotacianta en magneta kampo. Li pluevoluigis la spegulan teleskopon kaj en 1859 ellaboris simplan, sed tre precizan metodon por kontrolado de la surfacaj eraroj de la teleskopaj speguloj.

Omaĝoj