László Gallé (botanikisto)
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
László Gallé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de februaro 1908(nun 1908-02-15) en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 4-an de marto 1980 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Beogrado (–1928) Scienca Universitato de Szeged (–1930) |
Okupo | |
Okupo | likenologo biologo botanikisto |
László Gallé [lAslO galE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gallé László estis hungara botanikisto, instruisto. Li estis pioniro de la hungara likenesplorado.
László Gallé[1] naskiĝis la 15-an de februaro 1908 en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Senta en Serbio), li mortis la 4-an de marto 1980 en Szeged (Hungario).
László Gallé maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis en universitato en Beogrado inter 1925-1928 kaj Scienca Universitato Ferenc József (1928-1930). Post la pedagogia diplomo li estis asistanto en la universitata instituto en Szeged. En 1936 li ekinstruis en gimnazio, kie li estis gimnaziestro inter 1945-1955. En la sekvaj jaroj li estis inspektoro en pluraj mezlernejoj en Szeged. En 1963 li eklaboris en la urba muzeo, en 1967 li doktoriĝis en la universitato, en 1979 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. En 1970 li pensiuliĝis, sed li esploris ĝis sia morto.