László Csiky

László Csiky [lAslO ĉiki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csiky László estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia nobela antaŭnomo estis szentkirályszabadjai [sentkirAjsabadjai], lia familia nomvarianto estis Csikász [ĉikAs].

László Csiky
Persona informo
NaskonomoCsikász László
Naskiĝo14-an de marto 1863 (1863-03-14)
en Vác
Morto23-an de aŭgusto 1936 (1936-08-23) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, Hv26(126)-8-1 Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
László Csiky ĉirkaŭ 1890

László Csiky[1][2] naskiĝis la 14-an de marto 1863 en Vác, li mortis la 23-an de aŭgusto 1936 en Budapeŝto.

Biografio

László Csiky lernis en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, en 1880 li abrupte aktoriĝis en Csurgó. Li apartenis al teatraj kompanioj de János Nyéki (1882), respektive Andor Sztupa (1883). Intertempe li studis nur lernojaron en Aktora Lernejo. Li rolis en Nacia Teatro (Kolozsvár) (1884–1886), poste li denove estis migra aktoro ekzemple de teatrestroj Lajos Jakab (aktoro) (1886–1888), Lajos Makó (1891, 1903–1905), Ignác Krecsányi (1894–1896), Károly Somogyi (1896–1898), Péter Andorffy (1905–1907). En tiu periodo liaj teatrejoj estis ekzemple Debrecen, Hungara Teatro en Kassa, Szeged, Temeŝvaro, Hungarlingva Teatro en Pozono, Pécs, Miskolc, li ankaŭ reĝisoris. Li estis sur scenejoj ĝis 1914, poste li havis filmajn rolojn, fine li estis oficisto. Li edziĝis en 1891.

Liaj teatraj roloj (elekto)

Liaj mutaj filmaj roloj (elekto)

  • Akit ketten szeretnek (1915) - Torio
  • Hófehérke (1916) - kalvinana pastro
  • A vörös Sámson (1917) - Edward Thursten
  • Az iglói diákok (1918) - János Petky

Fontoj

Referencoj