Kvilda

13° 34′ 46″ O / 49.01917 °N, 13.57944 °O / 49.01917; 13.57944 (mapo)

Kvilda estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Prachatice, 16 km sudoriente de Vimperk. Unu el plej konataj tutjaraj turismaj centroj de Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 124 loĝantoj (2024).

Kvilda
germane Außergefild
municipo
Suma vido al Kvilda
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kvilda
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoSudbohemia regiono
DistriktoDistrikto Prachatice
Administra municipoVimperk
Historiaj regionojBohemio, Sudetio
Parto deNacia parko Šumava
MontaroŠumava
RiveroTeplá Vltava
SituoKvilda
 - alteco1 062 m s. m.
 - koordinatoj49° 01′ 09″ N 13° 34′ 46″ O / 49.01917 °N, 13.57944 °O / 49.01917; 13.57944 (mapo)
Areo45,17 km² (4 517 ha)
Loĝantaro124 (2024)
Denseco2,75 loĝ./km²
Unua skribmencio1569
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo384 93
NUTS 3CZ031
NUTS 4CZ0315
NUTS 5CZ0315 550337
Katastraj teritorioj2
Partoj de municipo5
Bazaj setlejunuoj2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kvilda
Retpaĝo: www.kvilda.sumava.net/kvilda/
Portalo pri Ĉeĥio
Skideglitejoj ĉe Kvilda

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Modrava, Borová Lada, Nové Hutě, Horská Kvilda kaj Mauther Forst.

Ĉirkaŭaĵo

Proksime de Kvilda, 5 km al nordokcidenta direkto, situas vilaĝo Horská Kvilda. Proksime de ŝoseo inter Kvilda kaj Horská Kvilda sur teritorio de municipo Kvilda situas Laga torfejo.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 436
18801 768
18901 558
19001 643
19101 493
19211 426
JaroLoĝantoj
19301 475
1950204
1961227
1970226
1980205
1991169
JaroLoĝantoj
2001169
2014163
2016136
2017139
2018136
2019139
JaroLoĝantoj
2020139
2021130
2022125
2023133
2024124

Interesaĵoj

Kristnaska arbo ĉe Preĝejo de sankta Stepano

Rekordoj de la šumava municipo

Šumava Kvilda povas fanfaroni pro kelke ĉeĥaj 'plej'. Tio estas plej alte situanta municipo, plej multe malvarma loko en Ĉeĥio, plej longa fontanta rivero en Ĉeĥio kaj unika plafono de socia ĉambrego, kiu estis envicigita eĉ inter mondajn rekordojn. Ĝis la jaro 2013 Kvilda havis ankaŭ plej altan vive kreskantan kristnaskan arbon en Ĉeĥio. Por tu celo servas 26,5 m alta piceo kreskanta ĉe Preĝejo de sankta Stepano, al kies ornamo oni uzas pli ol 4 000 lumaj LED diodoj kaj ĉenoj kun suma longeco pli ol 400 metroj. Sed en la jaro 2013 estis tiu ĉi rekordo alskribita al piceo en Mladkov.

Kvildaj popolaj subpentraĵoj sur vitro

Fine de la 18-a jarcento estiĝis en Kvilda unu el la plej konataj laborejoj por produkti popolajn subpentraĵojn sur vitro. Fondintoj estis tri junuloj el Raimundsreut – fratoj Johann kaj Bernhard Peterhansl kaj Kaspar Hilgart el Kreuzberg. Iom post iom la kreado en Kvilda komenciĝis diferencigi de bildoj de Raimundsreut. Por la laboroj el Kvilda estas tipa diferenciga signo brune-ruĝaj konturoj de korpaj partioj de la bildigataj figuroj.

Reĝo de Šumava

En la jaro 1959 reĝisoro Karel Kachyňa kun sia filma stabo filmis en reala medio de la limregiona municipo Kvilda kaj en ties pli vasta ĉirkaŭaĵo filmon Reĝo de Šumava, en kiu enkadre de laŭtempe valida ideologio estas priskribita ĉi tiea situacio mallonge post finigo de la dua mondmilito. Sed la plej dramaj scenoj de la filmo, okazantaj ĉe eksa muelejo kaj en spaco de marĉo estis filmitaj ĉe rivereto Křemelná en pereinta domaro Šerlův dvůr en distrikto Klatovy.

Vidu ankaŭ