Kukbakisto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Kukbakisto (france pâtissier, germane Konditor) foje nomata pasteĉisto aŭ sukeraĵisto estas metiisto aŭ laboristo specialigita en la bakado kaj ornamado de produktoj laŭ difinita recepto: pasteĉojn, sukeraĵojn, kuketojn]], pastojn, tortojn, desertojn, glaciaĵojn, pralinojn, marcipano, ĉokolado,... Kukbakistoj povas labori en privata kukbakejo eventuale kun rilata sukeraĵejo, en butiko, industria bakejo, en grandaj hoteloj, bistrooj, restoraciij kaj kelkaj kafejoj.
En pli grandaj kuirejoj, la bakisto povas havi plurajn laborantajn, ĉiu respondeca por certaj specoj de bakaĵoj[1]:
Plejparto de la laboro estas farita mane uzante specialajn ilojn, igante la profesion de kukisto en arton[2].
La materialaj la plej uzitaj en kukbakejo estas la ŝaŭmigilo, la postskrapilo, ilaro el rustorezista ŝtalo (inox) kaj laminatado. Por certigi bonan higienon, specialaj laborvestoj estas uzataj, kiuj inkluzivas antaŭtukon.
En diversaj landoj kukbakisto estas specialiĝo de la baza profesio kuirist(in)o. En la pasinteco metilernado estis la plej ofta speco de edukad. La salajro ankaŭ varias laŭ edukado, sperto, loko kaj taskoj.