Kuba amazono

La Kuba amazono (Amazona leucocephala), konata ankaŭ kiel Kuba papago, blankkapa papagorozgorĝa papago, estas papago mezgranda ĉefe verda kiu troviĝas en malsekaj kaj sekaj arbaroj de Kubo, de Bahamoj kaj de Kajmana Insularo en Karibio.[1][2] Kvankam ili estis observita en la naturo en Puerto-Riko, ili estas probable la rezulto de fuĝintaj maskotoj, kaj oni ne registris reproduktadon.[3] La specio apartenas al la Novtropisa genro Amazona.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba amazono
Kuba amazono
Kuba amazono
Biologia klasado
Regno:Animalia
Filumo:Chordata
Klaso:Aves
Ordo:Psittaciformes
Familio:Psittacidae
Subfamilio:Arinae
Genro:Amazona
Specio:Amazona leucocephala
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

La Kuba amazono estas mezgranda papago 28–33 cm longa.[4] Ĝi estas ĉefe verda kun kelkaj bluaj plumoj en siaj flugiloj.[5] La verdaj plumoj havas nigran finan bordon.[6] La malsupra vizaĝo, mentono kaj gorĝo estas rozkoloraj, kaj ĝia frunto kaj okulringoj estas blankaj.[5] La etendo de la variaj koloroj de la kapo, la etendo de la rozkoloro en la supra brusto, kaj la etendo de la malbrila ruĝo sur la ventro varias inter la subspecioj.[2][6] Ties irisoj estas paloliv-verdecaj, ties beko estas korno-kolora, kaj la plumoj super la oreloj estas nigrecaj.[6] La kruroj estas rozkoloraj.[6] La junulo havas malmulton aŭ nenion ruĝan en la ventro, malpli da nigra en la bordoj de la verdaj plumoj, kaj kelkaj el la plumoj sur la pinto de sia kapo estas palflavaj pli ol blankaj.[6]...

Bildaro

Notoj

Bibliografio

  • Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.