Kristiano la 1-a (Saksio)

Kristiano la 1-a (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1560 en Dresdeno, mortinta samloke la 25-an de septembro 1591 estis princo-elektisto de Saksio. Li estis la ununura filo postvivanta de Aŭgusto de Saksio.

Kristiano la 1-a de Saksio
Princo-elektisto de Saksio
Regado15861591
AntaŭuloAŭgusto, lia patro
SekvantoKristiano la 2-a, lia filo
Persona informo
Christian I. von Sachsen
Naskonomogermane: Kurfürst Christian von Sachsen
Naskiĝo29-an de oktobro 1560 (1560-10-29)
en Dresdeno
Morto25-an de septembro 1591 (1591-09-25) (30-jaraĝa)
en Dresdeno
TomboKatedralo de Freiberg Redakti la valoron en Wikidata vd
Religioluteranismo vd
ŜtatanecoSaksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioAlbertidoj, branĉo de la dinastio Wettin • Dinastio Wettin vd
PatroAŭgusto de Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAnne of Denmark, Electress of Saxony (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojAlexander von Sachsen (en) Traduki, Dorothea of Saxony (en) Traduki, Elizabeto de Saksio kaj Anna de Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oSophie of Brandenburg (en) Traduki (1582 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKristiano la 2-a de Saksio, Dorothea, Abbess of Quedlinburg (en) Traduki, Anne Sabine von Sachsen (en) Traduki, August of Saxony (en) Traduki, Johano Georgo la 1-a de Saksio, Sophie, Duchess Consort of Pomerania-Barth (en) Traduki, Elisabeth von Sachsen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoartkolektanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enDresdeno vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Estante malforta, cedema kaj maltalenta li ade dependis de la kaŝkalvinisto kanceliero Nikolaus Krell. Li forlasis la trakojn de severa luteranismo kaj favoris la unuiĝemulojn inter la protestantoj germanaj. Krome li subtenis la bofraton Johann Casimir, grafo de Palatinato kaj la samreligiulojn en Franclando kaj Nederlando.

En Dresdeno li konstruigis multajn belajn konstruaĵojn kaj zorgis pri la bonstato de la urbo. Li alikonstruigis la Königstein-fortikaĵo je granda citadelo.

Evoluoj postmortaj

Sub la filo Kristiano la 2-a (Saksio) kiu ekregis en la jaro 1601-a la ortodoksio luterana ree venkis; Crell ekzekutitis kaj la princo-elekstisto rompis la kontaktojn kun la evangelia partio en la Sankta Romia Imperio. Tamen li ne estis dankata fare de la imperiestro. Posteulo lia estis la frato Johano Georgo la 1-a, alia filo de Kristiano la 1-a.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 109, kio legeblas tie ĉi interrete.