Kratera lago

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri terformo. Por informoj pri lago en Oregono, vidu la artikolon Kratera Lago.

Kratera lago estas lago, formiĝinta rezulte de pleniĝo per akvo de vulkana kratero, kaldero, maaroalfrapa kratero.

Ĉar krateroj plej ofte havas rondan formon kaj altajn murojn, kratera lago havas malmultajn alfluojn kaj preskaŭ neniujn elfluojn. Kutime kratero pleniĝas per pluva akvo (maaroj per grunda akvo (ruse: Грунтовая вода)) kaj la lago atingas ekvilibron per enfiltriĝo kaj vaporado). Post paso de tempo erozio povas estigi surteran elfluejon aŭ eĉ trafluejon, ekzemplo de kio estas la novzelanda lago Taupo, tra kiu fluas la rivero Waikato.

Akvo en vulkana kratero foje havas tian kemian konsiston, kiu igas vivon neebla. Ekzemploj de tiaj ofte koloraj acidaj lagoj estas Rincón de la Vieja kaj Irazú en Kostariko. Ankaŭ kvanto de karbona dioksido povas esti tre alta kaj kaŭzi limnologian katastrofon, kiel ĉe la lago Nyos en Kameruno.

Ekzemploj de krateraj lagoj

Wenchi, Etiopio
Cuicocha, Ekvadoro
Lago, estiĝinta en 1991 rezulte de erupcio de la vulkano Pinatubo en Filipinoj
Nyos post la disverŝiĝo en 1986
nomotipo de kratero(landero kaj) landoareo (km²)
Afriko
Bosumtwialfrapa krateroGanao49
Nyosmaaro[1]Kameruno2
Monounmaaro[2]Kameruno
Wenchivulkana krateroEtiopio
Ameriko
Atitlán Gvatemalo
CuicochakalderoEkvadoro
Irazúvulkana krateroKostariko
KatmaikalderoAlasko, Usono
Kratera LagokalderoOregono, Usono53
Rincón de la Viejavulkana krateroKostariko
Saint-Jeanalfrapa krateroKebekio, Kanado
Lago CoatepequekalderoSalvadoro
Aŭstralio kaj Oceanio
TaupokalderoNov-Zelando616
Azio
Ĉiela Lagomontara kalderoNord-Koreio kaj Ĉinio
Elgigitginalfrapa krateroSiberio, Rusio110
Kelud Indonezio
Lonaralfrapa krateroMaharashtra, Barato1
Kurilskoje (ruse: Курильское)kalderoKamĉatko, Rusio
NemrutkalderoOkcidenta Armenio, Turkio
PinatubokalderoFilipinoj
Taalkaldero (3 krateroj)Filipinoj234
TobakalderoSumatro, Indonezio1130
KusŝarokalderoHokkaido, Japanio79
ŜikotsukalderoHokkaido, Japanio78
Toja (aŭ Toya)kalderoHokkaido, Japanio71
Toŭada (aŭ Towada)kalderoHonŝu, Japanio61
Tazaŭa (aŭ Tazawa)kalderoHonŝu, Japanio26
Eŭropo
Albana Lagovulkana kratero / kalderoLatio, Italio6
Avernovulkana krateroKampanio, Italio0,5
BolsenakalderoLatio, Italio113
BraccianokalderoLatio, Italio56
Kerið Islando
Külső-tókalderoHungario0,7
Laacherkaldero (ofte indikata kiel maaro)Ejfelo, Germanio3
ÖskjuvatnkalderoIslando11
Siljanparto de alfrapa krateroSvedio292
Windsborn (germane: Windsborn)vulkana krateroGermanio3
Marso
Jezero (angle: Jezero (crater))kraterosekiĝinta
Laacher See

Grava rimarko

Estas ankaŭ vulkanaj lagoj kiuj ne estas krateraj.

Ekzemple, la lagon Tana-n en Etiopio estigis lafo el pluraj erupcioj, kiu blokis la fluon de la praa Blua Nilo kaj de aliaj riveroj.

Referencoj kaj eksteraj ligiloj