Kornél Ábrányi (komponisto)

Kornél Ábrányi [Abríanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrányi Kornél estis hungara komponisto, pianisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Petőfi. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis lászlófalvi kaj mikeföldi, lia origina familia nomo estis Eördögh [ordog] ĝis 1843. Liaj filoj estis (de la unua edzino) Kornél Ábrányi (pli juna) kaj Emil Ábrányi (pli juna), lia dua edzino estis Clementina Katona.

Kornél Ábrányi
Persona informo
NaskonomoEördögh Kornél
Naskiĝola  15-an de oktobro 1822(nun 1822-10-15)
en Hungario Szentgyörgyábrány (Hungario)
Mortola 20-an de decembro 1903
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroAlajos Ábrányi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oEmil Ábrányi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oClementina Katona
Medve Jozefa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanojKornél Ábrányi
 ( Medve Jozefa (en) Traduki)
Emil Ábrányi
 ( Medve Jozefa (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
muzikologo
pianisto
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kornél Eördögh [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1822 en Szentgyörgyábrány, li mortis la 20-an de decembro 1903 en Budapeŝto.

Biografio

Kornél Ábrányi hejme jam frue konatiĝis kun Márk Rózsavölgyi, János Lavotta, János Bihari kaj Károly Boka. En 1834 en Nagyvárad Ferenc Erkel inspiris lin al muzika profesio, li lernis pianludon. En 1843 li konatiĝis kun Franz Liszt, poste li studvojaĝis 2 jarojn al Germanio, Belgio, Nederlando, Francio, Anglio. Li konatiĝis kun Frédéric Chopin, poste li lernis en Vieno, poste en Pest (urbo) de Mihály Mosonyi. En 1847 li faris la unuan koncerton en Nacia Teatro de Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la administracio, sed li estis ankaŭ memservanta soldato. En 1860 li fondis la unuan hungaran muzikan revuon kaj redaktis ĝin ĝis 1876. Li multe strebis pri establado de Muzikakademio de Budapeŝto, ĝis 1883 li estis akademia sekretario, ĝis 1888 li instruis en la muzikakademio, poste li pensiuliĝis. Li verkis en pluraj gazetoj diversajn muzikajn kritikojn.

Elektitaj kontribuoj

  • Tanulmány Liszt Ferencz magyar koronázási miséje felett (Pest, 1869; germane en Lejpcigo)
  • Zenészeti aesthetika, elméleti s gyakorlati szempontból tárgyalva (1877)
  • Általános zenetörténet. Ábrákkal, hangjegyekkel és négy függelékkel. (1886, 1905)
  • A magyar zene sajátságai (1893)
  • A magyar zene a 19-ik században (1900) - ĉefverko

Elektitaj tradukaĵoj

Elektitaj komponaĵoj

  • Magyar Ábránd (1841, unua komponaĵo por piano)
  • A kis gróf szerelme (1877, muzika teatraĵo)
  • Tíz legkedveltebb népdalok és csárdások gyűjteménye (1852)
  • Hat eredeti zenekép Petőfi költeményeire (1866)
  • Chant de fleurs (1871)
  • Régi magyar hallgató nóta (1899)

Elektitaj disĉiploj

Memorigiloj

Fontoj