Koreizo

loĝloko en Krimeo

Koreizo (ruse Кореиз, ukraine Кореїз, krime-tatare Koreiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro. Administre la loĝloko estas centro de la Koreiza komunumo kaj enhavas ankaŭ la iaman loĝlokon "Misĥoro" (kiu ĝis la jaro 1958 estis aparta loĝloko).

Koreizo
administra unuo en Krimeo
urbotipa loĝloko en Ukrainio
bieno
urban-type settlement in Russia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo98670
Demografio
Loĝantaro1 700  (1939) [+]
Loĝdenso141 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 34° 5′ O (mapo)44.43305555555634.08722222222244° 26′ N, 34° 5′ O (mapo) [+]
Alto120 m [+]
Areo12,03 km² (1 203 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Koreizo (Krimeo)
Koreizo (Krimeo)
DEC
Situo de Koreizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koreiz [+]
vdr
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Koreizo
ruse Кореиз
ukraine Кореїз
krime-tatare Koreiz
Apartenas al:Jalta municipo, Koreiza komunumo
Koordinatoj:, 34° 5′ O (mapo)44.43305555555634.08722222222244° 26′ N, 34° 5′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo:~120 m
Loĝantaro:6 320 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj:98670-98675
Telefonkodo:+380-654
Hor-zono:UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Koreizo (Krimeo)
Koreizo (Krimeo)
DMS
Koreizo
Situo de Koreizo sur la mapo de Krimeo
Koreizo (Jalto)
Koreizo (Jalto)
DMS
Koreizo
Situo de Koreizo sur la mapo de la Jalta municipo (la Koreiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

La nomo de la loĝloko estas grek-devena. La parto χωρıο signifas "vilaĝo" dum -εις estas plurala sufikso en la dialekto de krimeaj grekoj. Koreizo havas la statuson de la urbotipa loĝloko ekde la jaro 1930.

Historio

La unuaj skribaj mencioj pri la loĝloko apartenas al la VIIIa jarcento p.K.

Ĝis la XVIIIa jarcento la loĝloko estis tre malgranda. Post kiam Krimeoiĝis regata de Rusujo ĉi tie aperas multaj somer-domojkaj palacoj de grandaj nobeloj kaj rusaj politikistoj.

Ekde komenco de la XXa jarcento la loĝloko evoluas kiel kurac-loko. En la jaro1922 ĉi tie ekfunkcias la unua ripozejo (en la iama somerdomo Njura, kiuantaŭe apartenis al la negocisto I. Tokmakov). En la jaro 1924 en Koreizoekfunkcias la sanatorio "Aj-Petro" (dum sovetia tempo ĝi nomiĝis "Komunumanoj").

En la jaro 1945 dum la Jalta konferenco en la Koreiza palaco de princo Jusupovrezidis la sovetia delegitaro.

Ekonomio

La ĉefaj entreprenoj de la loĝloko estas ĝiaj kuracejoj kaj sanatorioj (sume ĉirkaŭ20). Aktivas la filio de la vinfarejo "Livadio". En la loĝloko estas 1mezlernejo, hospitalo, kinejo, 2 muzeoj.

Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto.

Vidindaĵoj

La ĉefaj vidindaĵoj de la loĝloko estas:

  • La Misĥora parko, kiu estis fondita fine de la XVIIIa - komence de la XIXa jarcentoj;
  • La palaco "Djulber", kiu estis konstruita en 1895-1897 por la granda princo Pjotr Nikolajeviĉ; la nomo venas de la krime-tatara vorto dülber, kiu signifas "belega";
  • La Koreiza palaco (nomata ankaŭ "Palaco de Jusupov"), konstruita en 1909; ĝi estis ŝatata somerdomo de Stalin kaj dum la Jalta konferenco ĝi akceptis la sovetian delegitaron.

En ambaŭ palacoj nun estas organizitaj ekspozicioj.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

UrbojAlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokojBeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj:Opolznevoje
LoĝloketojGornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje