Konstantino la 1-a (Grekio)

reĝo de Grekio

Konstantino la 1-a (greke Κωνσταντίνος Α΄ Βασιλεύς των Ελλήνων Konstantínos I Vasiléfs ton Ellínon; naskiĝis 21-a de julio[jul.]/ 2-a de aŭgusto 1868[greg.] en Ateno; mortis la 11-an de januaro 1923 en Palermo) estis membro de la origine germanlingva dana-greka reĝa dinastio Glücksburg kaj de 1913 ĝis 1917 kaj denove de 1920 ĝis 1922 Reĝo de Grekio.

Konstantino la 1-a
greke Κωνσταντίνος Α΄
Reĝo de Grekio
Persona informo
Κωνσταντίνος Αʹ
Naskiĝo2-an de aŭgusto 1868 (1868-08-02)
en Ateno
Morto11-an de januaro 1923 (1923-01-11) (54-jaraĝa)
en Palermo
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perCerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboTatoi Royal Cemetery (en) Traduki (1936–)
Napolo (1923–1935) Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioGreke Ortodoksa Eklezio vd
Lingvojmoderna greka vd
ŜtatanecoGrekio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Konstantino la 1-a (Grekio)
Familio
DinastioSchleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg vd
PatroGeorgo la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoOlga Konstantinovna, reĝedzino de Grekio Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojGeorgo de Grekio kaj Danio, Aleksandra de Grekio kaj Danio, Nikolao de Grekio kaj Danio, Maria de Grekio kaj Danio, Olga de Grekio kaj Danio, Andreo de Grekio kaj Danio kaj Kristoforo de Grekio kaj Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oSofia de Prusio, reĝedzino de Grekio (1889–1923) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojGeorgo la 2-a de Grekio, Paŭlo la 1-a de Grekio, princidino Irena de Grekio kaj Danio, dukedzino de Aosta, Heleno de Grekio kaj Danio, Aleksandro la 1-a de Grekio, Katerino de Grekio kaj Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okuposuvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Grekio
Dum1913-1917
AntaŭuloGeorgo la 1-a, lia patro
SekvantoAleksandro, lia filo
2-a periodo
Dum1920-1922
AntaŭuloAleksandro
SekvantoGeorgo la 2-a, lia filo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Konstantino estis la plej aĝa filo de reĝo Georgo la 1-a. En aĝo de 28 jaroj, li konatiĝis kiel forta kaj entuziasma subtenanto de la unua moderna olimpiko en Ateno. Kiam la patro iĝis viktimo de murdatenco, li fariĝis reĝo en 1913. Dum la Unua mondmilito lia por-germana sinteno estis en konflikto kun la por-brita de la registaro. Ribelo kontraŭ li igis lin kaj la kronprincon (plej aĝan filon) Georgo forlasi la landon en ekzilon. Nova reĝo iĝis lia pli juna filo Aleksandro.

Post la subita morto de Aleksandro, Konstantino estis revokita el la ekzilo kaj fariĝis reĝo por dua fojo. En 1922 li estis devigita abdiki plian fojon, kaj lasi la tronon al sia unua filo Georgo la 2-a.