Konrado la 4-a (Sankta Romia Imperio)

Konrado (naskiĝis la 25-an de aprilo 1228 en Andria, Apulio; mortis la 21-an de majo 1254 en militista tendaro apud Lavello) el la Ŝtaŭfa dinastio estis duko de Ŝvabio (ekde 1235), reĝo de la Sankta Romia Imperio (ekde 1237), reĝo de Sicilio (ekde 1250) kaj reĝo de Jerusalemo (ekde 1228).

Konrado la 4-a
Persona informo
Naskiĝo25-an de aprilo 1228 (1228-04-25)
en Andrio
Morto21-an de majo 1254 (1254-05-21) (26-jaraĝa)
en Lavello
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perMalario Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboMessina Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioŜtaŭfoj vd
PatroFrederiko la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoJolanda de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojHenriko la 7-a de Germanio, Manfredo de Sicilio, Frederiko de Antioĥio, Enzio de Sardinio, Frederiko de Pettorano, Anna de Hohenŝtaŭfoj kaj Margareta de Sicilio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oElizabeto de Bavario, reĝino de Germanio (1246 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojConradin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okuposuvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
Rom-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
Dum12371254
AntaŭuloFrederiko la 2-a
SekvantoVilhelmo de Holando
Reĝo de Sicilio
Dum1250–1254
AntaŭuloFrederiko la 2-a
SekvantoKonradeto
Reĝo de Jerusalemo
Dum1228–1254
AntaŭuloIzabela la 2-a
SekvantoKonradeto
Duko de Ŝvabio
Dum1235–1254
AntaŭuloHenriko (la 7-a) Ŝtaŭfo
SekvantoKonradeto
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Konrado estis la sola filo de imperiestro Frederiko la 2-a kaj lia dua edzino Izabela de Brienne, la reĝino de Jerusalemo. Lia patrino mortis ĉe lia naskiĝo; de ŝi li heredis la pretendon al la trono de Jerusalemo, kiun lia patro ekuzis por kroni sin mem reĝo de Jerusalemo en 1229 dum krucmilito. Ĝis 1235 Konrado vivis en Italio; en tiu jaro li vojaĝis la unuan fojon al Germanio. Frederiko klopodis konfirmigi Konradon kiel tronheredonton kaj sukcesis en 1237 elektigi lin reĝo de la romanoj.

En 1246 li geedziĝis kun Elisabet de Wittelsbach, filino de bavara duko Otto la 2-a. 1252 naskiĝis ilia filo Konrado, pli konata kiel Konradin (= "Konradeto").

Konrado pli kaj pli perdis subtenon de sia regado en Germanio, estis preskaŭ murdita en 1250 kaj estis ekskomunikita de la papo en 1251.

En tiu situacio li ekiris suden, al Italio, por ekregi en Sicilio.Li milite konkeris Napolon en oktobro 1253, kaj fine sukcesis establi sin kiel reganto de Sicilio.

Li mortis 1254 en militista tendaro, neniam rekontinte sian filon Konradeto. Konradeto, la lasta Ŝtaŭfo, estis ekzekutita en 1268, kio signifis la finon de la Ŝtaŭfa dinastio.

Siegel Konrads IV.