Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakajesperantistoj, tiam sub la mallongigoj AEST aŭ SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.
KAEST 2006 kundividis sian temon kun tiu de semajnlonga trejnseminario "Lingvoj en interreto" organizita antaŭe en Brno de E@I kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Partoprenantoj de tiu trejnseminario, precipe junuloj, poste partoprenis ankaŭ KAEST kaj kelkaj el ili prelegis tie (Peter Baláž, Marek Blahuš, Viliam Búr, Alla Kudryashova, Clayton Smith).
KAEST en 2010, unuafoje organizata de E@I, revenis post 22 jaroj al Slovakio (ĝi okazis en Modra-Harmónia) kaj akceptis 52 partoprenantojn el 15 landoj. Ĵaŭde vespere post la alveno okazis solena malfermo, interkona vespero, vingustumado kaj komuna kantado. Vendrede antaŭtagmeze okazis trihora vikipedia trejnado (gvidata de Pavla Dvořáková kaj Marek Blahuš) kaj ekskurso al Červený Kameň, posttagmeze komputila ateliero kaj jam unua prelego. Sekve donis Petr Chrdle prelegon pri la ĝisnuna historio de KAEST kaj SAEST kaj prezentiĝis E@I kaj ĝia agado. Vespere okazis prezento de WikiTrans, filmoj el TED kaj esperanto-retpaĝaroj. Sabate dumtage kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo okazadis la ĉefa prelega programo, en du paralelaj blokoj. Sabate vespere kunsidis ISAE, projekciiĝis filmo pri Ján Maliarik kaj okazis kantado de popolkantoj. La aranĝo finiĝis dimanĉe post la tagmanĝo per ekskurso al Bratislavo.
KAEST 2014 okazis ekde la 13-a ĝis 16-a de Novembro 2014 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010 kaj KAEST 2012. La ĉeftemo estis „Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon“. Paralele kun la konferenco okazis Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-6) de UEA.
Dum KAEST 2018 oni festis datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ 40 jaroj: ĝin unuafoje okazigis la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj en la jaro 1978.
En 2018 al KAEST partoprenis 69 homoj el 13 landoj por aŭskulti pli ol 30 prelegojn pri evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko (la ĉeftemo de la konferenco), aŭ pri aliaj temoj kiel biologio, astronomio, lingvistiko, kulturo. Unuafoje en KAEST, dank'al subteno de Fondaĵo pri Esperantaj Studoj, Pavol Kaščák filmis plurajn prelegojn kaj rekte enrete elsendataj. Tiuj filmitaj prelegoj ankaŭ troveblas pere de la retejo de KAEST 2018.
Orlando Raola el Usono prezentis la problemaron de la kemiaj elementoj pere de sia prelego “La Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj: Cent kvindek jaroj post Mendelejev”.
Marek Blahuš el Ĉeĥio prezentis temon de relative nova scienco: “Genetika genealogio – nova paradigmo en la studo de deveno kaj parenceco”.
Jozef Reinvart, slovaka diplomato kaj EEU-estrarano prezentis rezultojn de la lingvo-politika MIME-projekto: “Vademecum de multdisciplina projekto ‘Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo’”.
Carlos Spínola el Hispanio elpaŝis kun la temo “Gravitaj kaptiloj en planedaj sistemoj: Lagranĝaj punktoj kaj nova paradigmo de kosma esplorado”
Francesco Maurelli – TEJO-estrarano proponis temon “La rolo de scienco en la UN-Celaro 2030: vojoj al daŭripova mondo”.
Peter Baláž prezentis du temojn, la unua estis pri la novaj aktivaĵoj de E@I, la dua “Moderna edukado kaj nuna mondo – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?”
Krome okazis aldonaj ludaj programeroj: dum la unua vespero interkonaj ludoj estis proponitaj por volontuloj, kaj dum la aranĝo eblis ankaŭ provi la ludon “Paŝklaku”, danctapiŝan seriozan ludeton kiun kreis Kryštof Klestil dum sia volontulado ĉe E@I kadre de Eŭropa Volontula Servo. Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr siaflanke prezentis “Tiel La Viv’”, seriozan rolludon, kies celo estas konsciigadi pri malhelpoj kiujn povas renkonti diversgrupaj homoj kiaj ekzemple samseksemaj, fremdaj aŭ handikapitaj homoj dum sia vivo.
Inter aliaj ekster-prelegejaj programeroj okazis ankaŭ vingustumado dum vendreda vespero kaj agrabla suna ekskurso al kastelo Červený Kameň dimanĉe posttagmeze. Dum la aranĝo funkciadis samtempe libroservo kaj “lib(e)ra interŝanĝo” por homoj, kiuj ŝatas donaci siajn superfluajn librojn anstataŭ lasi ilin sur breto.[10]
Seminario pri apliko de esperanto en scienco tekniko - 20 referaĵoj pri energio, aviado kaj problemoj de fakaj lingvoj, (aŭtoroj el ses landoj). Broŝuro, mimeo, 94 paĝoj. Eldonita de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, scienca-teknika sekcio, 1982.
„ La libreton mi devis unutire legi dum unu sola sidado, tiel atentokapta ĝi estas. Ĉar, aldone al la teknike faka intereso kaj denseco, preskaŭ en ĉiu referaĵo vidiĝas jen aferoj de ĝenerala intereso, jen por sportemo; jen unu surprizas per sia koncizeco, alia per sia flua lingvajo, tria per sia bela stilo. Krome, al tiuj interesoj ĝenerale homaj aldoniĝas informoj kaj faktoj gravaj por homoj okupiĝantaj pri la monda lingvoproblemo.
1) Referaĵo pri «Energio - tutmonda problemo». Ja ne eblus mencii tie ĉi eĉ parton de la esploroj pri novaj teknikoj kaj pri novaj fontoj nuntempe esplorataj. Ni parolu, do, nur pri la perspektivoj kiujn la lego trudis al mi: Ni ja frontas plej gravan energi-problemon; rilate ĝin, ni devas esti nek tro pesimismaj, nek tro optimismaj, sed ja simple sobre serenaj; se ni saĝe kaj ŝpareme agados, ni sukcesos trapasi la nunajn malfacilaĵojn, survoje al estonteco pli hela ol nun, al estontecoakcepteble hela.2) Tute same, estus tro longa eĉ nura cito pri la aviada parto. Ni citu nur kelkajn erojn, kiuj espereble estas ĝenerale interesaj: Ebleco ekzistas, ke hidrogeno anstataŭos la benzinon por motoroj (kroma avantaĝo; malpli de polucio); ke probable ni baldaŭ revidos revenon al avioj kun helicoj (tamen, similaj al multpadelaj mezgrandaj ventoliloj); ke eventuale la aloj estos antaŭen klinitaj (do, inverse al la nuna muntado), ktp. ktp.3) En la lingva parto oni informan nin pri la grava plano disvolviĝanta en Budapeŝto por rigora terminologia laboro; kaj oni publikigas studojn pri la tekniko de Zamenhof rilate fakterminojn, pri la konataj kvardek (preskaŭ) novaj afiksoj de Karolo Piĉ, kaj pri tio kio devas esti nia agado rilate «INFOTERM» kaj «International Standardising Organization» kaj la tieaj klopodoj de Interlingvo.Ni ne povus valorige juĝi pri la citita afiksaro. Tamen, ni agnosku ankaŭ tie ĉi ke, tute sendepende de ties eventuala (mal)akcepto, ja TUTE NE temas pri ajna atenco al la Fundamento nek al la vivanta Esperanto, sed ja nur pri provo igi Esperanton eĉ pli nuanciva ol ĝi jam estas.Iom pri la Interlingva-afero: Antaŭ la apero de tiu projekto, ni ĉiuj supozis pli malpli prave, ke la interlingua problemo estis lingve-teknike jam delonge solvita pere de Esperanto, kaj ke do restis nur la socia politika problemo de ĝia disvastigo kaj oficiala akcepto. Nu, post la apero de Interlingua, tiu sopozo iĝis scienca fakto! ĉar se post tiom da (laŭdire) laboroj, tempo, altrangaj fakuloj kaj... dolaroj, oni venis al tia fuŝaĵo. Tiel evidente malsupera al Esperanto eĉ en la stadio de projekto (por ne paroli pri vivantiĝo, Kompreneble), nenia alia konkludo eblas. Tamen, ja tio ne signifas ke eventuala laboro fare de influaj homoj ĉe gravaj instancoj ne povos malutili al la interlingua afero; tial, oni bonetrastudu la koncernan referaĵon de la broŝuro de s-ro Plehn; liaj atentigoj kaj konsiloj estas nepre sekvendaj.
4) Resume: La recenzata broŝuro estas plia ekzemplo de tiu ĝojiga ĉiam pli ampleksa uzado de Esperanto en scienco kaj tekniko. Laŭ mia kompreno, en estonteco oni probable sukcesos tenadi same alte la fakan laboron de la Seminario; sed tio ne povos okazi ankaŭ pri ties homara, ĝenerala-interesa kaj ankaŭ esperantisma valoro. Tio ja tute ne estas bedaŭro rilate sciencon, sed je estu nura instigo al legado de la nuna broŝuro por ĉiu esperantisto, ne grave ĉu li estas scienca aŭ teknika fakulo. ”
Zdeněk Pluhař (red.). "Fakaj studoj en Esperanto". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2002 en Dobřichovice. 146 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-63-9. [11]
Zdeněk Pluhař (red.). "Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2004 en Dobřichovice. 88 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-78-7. [12]
Zdeněk Pluhař (red.). "Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2006 en Dobřichovice. 136 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-78-7.[13]
Zdeněk Pluhař (red.). "Esperanto – instrumento de fakuloj". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2008 en Dobřichovice. 134 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-78-7. [14]
Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj. Prelegkolekto el KAEST 2012. Partizánske: Espero por E@I, 2013. 239 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. ISBN 978-80-89366-21-7
Novotníčková, Katarína (red.). Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon. Prelegkolekto el KAEST 2014. Partizánske: Espero por E@I, 2015. 173 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. ISBN 978-80-89366-36-1