Koncilio
Koncilio estas kunveno de la episkopoj dekristana eklezio por decidi pri la aferoj dedoktrino, praktiko, ktp. Iuj koncilioj estas lokaj aŭ regiona,sed la plej famaj estas ekumenaj aŭ tutmondaj. La plej fruajkoncilioj (300–500) difinis la naturon de Jesuo Kristo porbatali kontraŭ herezoj.
Iam la vorto estis uzata sinonime kun la vorto sinodo.
La katolika eklezio nomas siajn konciliojn ekumenaj, sed tiu ĉi vorto signifas tutmondecon, ne kunagadon de ĉiuj eklezioj. En strikta senco oni nomas ekumenaj nur la fruajn konciliojn antaŭ la reformacio.
La apostola koncilio
La unua koncilio estas nomata "apostola" ĉar ĝi okazis dum apostola epoko. Ĝin prezidis Sankta Petro
0 | Koncilio de Jerusalemo | ĉirkaŭ 50 | Ĝi klarigis ke kristanoj ne nepre devas esti judoj, nek judiĝi. |
La ekumenaj koncilioj
La unuaj sep koncilioj, nomataj "ekumenaj", estas agnoskitaj de lakatolikaj kaj ortodoksajeklezioj:
1 | Unua koncilio de Niceo | 325 | Nicea Kredo: Jesuo estas tute homo kaj tute Dio. Kontraŭ arianismo. |
2 | Unua koncilio de Konstantinopolo | 381 | loka, sed agnoskita tutmonde. Reviziis la Nicean Kredon. |
3 | Koncilio de Efezo | 431 | la doktrino de Theotokos: Jesuo estas unu persono, ne du (homa kaj Dia). Kontraŭ nestorianismo |
4 | Koncilio de Kalcedono | 451 | la Kalcedona difino: Jesuo havas du naturojn (homa, Dia), ne nur unu. Kontraŭ monofizitismo |
5 | Dua koncilio de Konstantinopolo | 553 | |
6 | Tria koncilio de Konstantinopolo | 680–81 | |
7 | Dua koncilio de Niceo | 787 | restarigo de ikonismo. Kontraŭ ikonoklasmo. |
Teorie protestantismo ne agnoskas iun ajn koncilion pro ladoktrino de sola scriptura, sed praktike ĝi ne kontraŭdirasla unuajn du konciliojn.
Postaj koncilioj
Dum la sep koncilioj difinas ortodoksismon doktrine, katolikismoposte aldonis aliajn doktrinojn (la ĉieliro de Sankta Maria, lasenerareco de la papo, ktp) en 14 aliaj koncilioj. Inter ili, laplej famaj estas:
Koncilio de Trento | 1545–63 | kontraŭ protestantismo |
Unua koncilio de Vatikano | 1870 | la senerareco de la papo, k.a. Kontraŭ liberalismo kaj materialismo. |
Dua koncilio de Vatikano | 1962–65 | Renovigo de la liturgio, modernlingva meso, rilato de la Eklezio al la moderna mondo, ekumenismo, bibliaj studoj, k.a. |
Laŭ katolikismo, koncilio estas valida nur, se la papo aprobasĝin. Dum 1300–1500 estis lukto inter la koncilio kaj papo porregado de la katolika eklezio.