Trins (komunumaro)

La komunumaro Trins estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Imboden. Ĝi havis 7228 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Trin.

Komunumaro Trins
Blazono de la komunumaro Trins
Trin Mulin
Mapo de la komunumaro Trins
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Imboden
ĈeflokoTrin
Koordinatoj 46° 49′ N 9° 21′ O / 46.817 °N, 9.350 °O / 46.817; 9.350 (mapo) 9° 21′ O / 46.817 °N, 9.350 °O / 46.817; 9.350 (mapo)
Nombro de loĝantoj7228 (2009-12-31)
Areo151,82 km²
Loĝantardenseco48 loĝantoj/km²
v • d • r

Geografio

La komunumaro Trins situas ĉe la nordokcidenta flanko de Rejno respektive ĝia fontrivero Antaŭa Rejno. En Nordo la komunumaro etendiĝas al la Glarusaj Alpoj.

Monda naturheredaĵo

La norda parto de la komunumaro Trins, nome la komunumoj Flims, Trin kaj Tamins apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Komunumoj de la komunumaro Trins

La komunumaro Trins konsistas (stato en 2011) el 4 komunumoj, el kiuj Felsberg estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Felsberg226213.403731
Flims257750.513732
Tamins116340.743733
Trin122647.173734
Totale47228151,82

Historio

Dum mezepoko Trins estis Senjorujo, kies centro estis la fortikaĵo Crap Sogn Barcazi en la hodiaŭa komunumo Trin. La hodiaŭa komunumaro Trins estis fondita surbaze de la tiama nova leĝo pri la administra organizo de Kantono Grizono en la jaro 1851.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj