Schanfigg (komunumaro)


La komunumaro Schanfigg estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Plessur. Ĝi havis 3870 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Sankt Peter-Pagig, kie okazas ĉiujn kvar jarojn la landkomunumo de la komunumaro Schanfigg por elekti la komunumarajn aŭtoritatojn. La sidejo de la komunumaraj aŭtoritatoj estas en Arosa.

Komunumaro Schanfigg
Blazono de la komunumaro Schanfigg
Koiro-Arosa-Fervojo
Mapo de la komunumaro Schanfigg
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
ĈeflokoSankt Peter-Pagig
Koordinatoj 46° 47′ N 9° 41′ O / 46.783 °N, 9.683 °O / 46.783; 9.683 (mapo) 9° 41′ O / 46.783 °N, 9.683 °O / 46.783; 9.683 (mapo)
Nombro de loĝantoj3870 (2009-12-31)
Areo162,39 km²
Loĝantardenseco24 loĝantoj/km²
v • d • r

Geografio

La komunumaro Schanfigg konsistas el la plej granda parto de la valo Schanfigg, laŭ kiu ĝi nomiĝas. Ĝin trafluas de oriento al okcidento la rivero Plessur.

Komunumoj de la komunumaro Schanfigg

La distrikto Schanfigg konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Arosa estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arosa226142.533921
Calfreisen545.133922
Castiel1215.433923
Langwies27654.963924
Lüen833.493925
Maladers5017.593926
Molinis13713.213927
Peist20617.893929
Sankt Peter-Pagig23112.153931
Totale93870162,38

Historio

La komunumaro Schanfigg estis kreita kadre de la konstitucia reformo de Kantono Grizono de la jaro 1851 el la malnovaj tribunalaj komunumoj Sankt Peter kaj Langwies kaj el la tiam kreita komunumo Arosa, kiu antaŭe estis parto de la politika komunumo Davos.[1][2]

Vidu ankaŭ

  • Artikolo pri la valo kaj regiono Schanfigg (kiu ne identas kun la komunumaro).

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj