Gambarogno (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Gambarogno)

La komunumaro Gambarogno estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 4950 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Gambarogno.

Komunumaro Gambarogno
Blazono de la komunumaro Gambarogno
Gambarogno
Mapo de la komunumaro Gambarogno
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
ĈeflokoGambarogno
Koordinatoj 46° 7′ N 8° 49′ O / 46.117 °N, 8.817 °O / 46.117; 8.817 (mapo) 8° 49′ O / 46.117 °N, 8.817 °O / 46.117; 8.817 (mapo)
Nombro de loĝantoj4950 (2011-12-31)
Areo51,74 km²
Loĝantardenseco95,7 loĝantoj/km²

Geografio

La komunumaro Gambarogno post la kunigo de ĉiuj ĝiaj komunumoj kongruas teritorie kun la komunumo Gambaragno. Ĝi etendiĝas ĉe la sudorienta bordo de la Majora Lago inter la ebenaĵo de Magadino kaj la itala komunumo Luino.

Komunumoj de la komunumaro Gambarogno

Ekde la kunigo de ĉiuj komunumoj en la komunumaro en la jaro 2010, la komunumaro Gambarogno konsistas (stato en 2013) el unu sola:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Gambarogno495051.745398
Totale14950--0211

Trafiko

Tra la komunumoaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 405 de Cadenazzo al Luino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Belinzono-Sudo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn norde de Gambarogno. Pere de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Cadenazzo al Luino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La komunumaro estiĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 el malnova najbararo de la Voktejo Locarno. Kun efiko de la 25-a de aprilo 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Caviano, Contone, Gerra, Indemini, Magadino, Piazzogna, San Nazzaro, Sant'Abbondio kaj Vira kuniĝis al la nova komunumo Gambarogno, tiel ke nun la tuta komunumaro konsistas el unu sola komunumo.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj