Komerca ŝiparo

la aro de komercaj ŝipoj, registritaj en specifa lando

Komerca ŝiparokomerca floto estas la aro da komercaj ŝipoj, kiuj estas registritaj en specifa lando.

la krozŝipo Deutschland ekde 2015 apartenas al la komerca ŝiparo de la Bahamoj
Nombro de komerca ŝiparo laŭ lando (stato 2006)

Ŝipspecoj de la komerca ŝiparo estas ĉefe kargoŝipoj ĉiaspecaj, ŝipoj por pasaĝertransporto (pramoj kaj krozŝipoj), sed ne ŝipoj por profundmara fiŝkaptado. Detale, nur tiuj marŝipoj apartenas al la komerca ŝiparo, kiuj estas klasigitaj kaj enskribitaj en la ŝipregistro de sia lando. Komercmara ŝipo montras la flagon de la ŝtato en kiu ĝi estas registrita kaj estas submetita al sia impostaj, mediaj kaj laboraj regularoj.

La komerca flago de kelkaj ŝtatoj montrataj sur ŝipoj diferencas de ilia nacia flago.

La 10 plej grandaj komercaj flotoj[1][2]
Landomilionoj da kruda tunaro

(stato en 2013)

Nombro de ŝipoj

(stato en 2016)

 Panamo215.96 517
 Liberio124.13 036
 Marŝala Insularo90.32.681
 Honkongo85.32.271
 Singapuro67.62.208
 Malto49.61 757
 Bahamoj48.21.132
 Grekio41.51 044
 Ĉinio412.818
 Kipro29.3829

Referencoj