Koiro

komunumo de Svislando

Koiro[1]Kurio[2] estas la ĉefurbo de la svisa Kantono Grizono. Koiro estas nuntempe la plej rapide kreskanta urbo en Svislando. Je la 31-a de decembro 2019 ĝi havis 38 214 loĝantojn. La urbo situas je 593 metroj super la marnivelo en la larĝa valo de la Alpa Rejno, kiu venante de okcidento en Koiro/Kurio kurbiĝas kaj poste fluas norden tra la Rejnvalo al la Bodenlago. En la urbo la rivero Plessur enfluas en Rejnon.

Koiro · Kurio · Chur · Coira · Cuera · Coire
komunumo en Svislando
ĉefurbo de kantono de Svislando
urbo en Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro35 038  (2017) [+]
Loĝdenso1 247 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo759455 / 191123 (mapo)46.852129.5296546° 51′ N, 9° 32′ O; CH1903: 759455 / 191123 (mapo) [+]
Alto593 m [+]
Areo28,09 km² (2 809 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Koiro · Kurio · Chur · Coira · Cuera · Coire (Grizono)
Koiro · Kurio · Chur · Coira · Cuera · Coire (Grizono)
DEC
Situo de Koiro · Kurio · Chur · Coira · Cuera · Coire
Koiro · Kurio · Chur · Coira · Cuera · Coire (Svislando)
Koiro · Kurio · Chur · Coira · Cuera · Coire (Svislando)
DEC
Situo de Koiro · Kurio · Chur · Coira · Cuera · Coire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chur [+]
vdr

La 1-an de januaro 2020 la antaŭa municipo Maladers integriĝis en la urbon kaj la 1-an de januaro 2021 ankaŭ Haldenstein integriĝis.

Nomo

La nomo Koiro devenas de la kelta vorto korakoria = klano, tribo. Germane la urbo nomiĝas Chur [ĥu:r], itale Coira [koj'ra], romanĉe Cuera [kŭe'ra] kaj france Coire [kŭ'a:r].

Lingvoj

Estante la ĉefurbo de trilingva kantono (itala, germana, romanĉa) en Koiro la tri lingvoj estas parolataj. Ĝis antaŭ la industriiĝo Koiro estis ĉefe romanĉlingva, hodiaŭ en la unua loko estas la germana kun 81 %, en la dua loko la romanĉa kun 5,4 kaj la itala kun 5,1. La cetera loĝantaro parolas kiel ĉie en Svislando la plej diversajn lingvojn (la kvaran lokon okupas nuntempe la serbo-kroata lingvo kun preskaŭ 4 %). La oficiala lingvo de Koiro estas la germana - en ĉi tiu kunteksto 'germana' estas uzata kiel tegmenta termino por ajna vario de la germana. Homo rajtas komuniki kun la aŭtoritatoj uzante ajnan specon de germana lingvo, en skriba aŭ parola formo. Tamen la aŭtoritatoj ĉiam uzas la svisan normgermanan (la svisan varion de norma germana) en dokumentoj kaj ajna skribaĵo. En parolata interago oni povas uzi Hochdeutsch (svisa norma germana aŭ tion, kion la aparta parolanto konsideras altgermanan) aŭ ajnan alian dialektan variaĵon, tamen la ĉefa parola lingvo estas la loka variaĵo de alemana germana, konata kiel grizona germana. Kiel indikite, la romanĉa kaj itala estas signife parolataj en la urbo kiel rezulto de la trilingva identeco de la kantono, dum la franca, plia oficiala lingvo de Svislando, havas nur marĝenan rolon.

Historio

Koiro/Kurio estas la plej malnova urbo en Svislando fondita proksimume 1000 jaroj antaŭ Kristo kiel la kelta opidumo Koria. Post konkero de la romianoj ĝi iĝis en -15 ĉefurbo de provinco Rhaetia Prima. La episkopujo Koiro/Kurio cetere estas la plej granda episkopejo de Svislando. Al ĝi apartenas inter aliaj ankaŭ la katolikaj komunumoj de Kantono Zuriko. Post la disfalo de Romia imperio, la episkopo de la urbo fariĝis estro kaj protektanto de la regiono. Kiam Grizono iĝis svisa kantono la urbo elektiĝis kiel ties ĉefurbo.

Vidindaĵoj

La vidindaĵoj de la urbo estas la Episkopejo (Bischöflicher Hof), la katedralo, kie troviĝas la tombo de la svisa patrioto Jürg Jenatsch kaj belega triptiko, la Griza Domo (Graues Haus), sidejo de la grizona registaro.

Trafiko

Koiro/Kurio estas konektita kun Zuriko per la aŭtoŝoseoj A3 kaj la Rejnvalo kun A13, kiu plukondukas trans la pasejo San Bernardino al Tiĉino. La iam planita transalpa fervojo de Zuriko tra la urbo al Milano jam de pli ol centjaroj finas en Koiro, same kiel la rejnvala linio, kiu ligas la urbon kun Munkeno kaj Aŭstrio. Anstataŭe estis konstruita la Retia Fervojo kies plej suda punkto estas la itala urbo Tirano kaj kiu en okcidento estas ligita tra la pasejoj Oberalp kaj Furka kun Valezo.

Famuloj

Esperanto en la urbo

Jam en 1904 estis menciita en Svisa Espero la instruisto Engelhard Pargätzi, kiu instruis Esperanton en knaba gimnazio en la urbo. En 1906 en Koiro/Kurio estis fondita la unua Grizona Esperanto-Societo, sed ĉar la plej multaj koiranoj en la dudekaj jaroj transiris al Ido, Esperanto en la urbo poste praktike malaperis. Dum la dua mondmilito s-ro Fauser provis restarigi Esperanto-grupon en la urbo. Sed tiuj klopodoj ne vere sukcesis. Ĝis hodiaŭ ĉiam denove unuopuloj aktivis en la urbo por Esperanto, tamen asocio aŭ vigla movado en Grizono ĝis hodiaŭ ne estiĝis. Interalie la pola-svisa esperantisto David Pochanke (n. en 1971), kiu en la 1980-aj ĝis 2000-aj jaroj tre aktivis en TEJO kaj en la tiutempa svisa sekcio Junularo Esperanta Svislanda (JES), kaj en 1996 aktoris en la filmo La Verda Stelulo, kun sia esperantista familio vivas en la urbo.

En 2022 Svisa Esperanto-Societo (SES) kunvenis en Koiro/Kurio la 25-an kaj 26-an de junio por teni sian Ĝeneralan Kunvenon.[1] La kultura programo de tiu semajnfino estis vizito al la Lia Rumantscha, (romanĉa Ligo) kies oficejo troviĝas en la urbo.

Partneraj urboj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj