Kladoptozo

Kladoptozo (el greka klados - branĉo, ptosis - falo) estas la regula forfalo de branĉoj en plantoj kaj ĉefe en arboj.[1] Ĝi estas similaĵoj por branĉoj de la pli konata procezo de regula folia forfalo fare de deciduaj arboj. Kiel ĉe folifalo, formiĝas tavolo de abscisio, kaj tiele la branĉo forfalas senprobleme.

Cikatro de abscisio sur la trunko de Castilla kie forfalis branĉo.

Referencoj

Literaturo

  • K. V. Bhat; T. Surendran; K. Swarupanandan (1986). "Anatomy of Branch Abscission in Lagerstroemia microcarpa Wight". New Phytologist. 103 (1): 177–183. doi:10.1111/j.1469-8137.1986.tb00606.x.
  • Lorenza M. Bellani; Alessandro Bottacci (2004). "Anatomical studies of branchlet abscission related to crown modification in Quercus cerris L.". Trees. 10 (1): 20–23.

Eksteraj ligiloj