Kitty Hawk estas marborda urbeto sur la insulo Bodie Island, parto de la Outer Banks, 160 kilometrojn longa zono de insuloj oriente antaŭ la kontinenta marbordo de Norda Karolino. La insula zono funkcias preskaŭ kvazaŭ duoninsulo, kiu pli-malpli dividas lagunon de nomo Albemarle Sound okcidente de la Atlantika Oceano oriente.
La loĝloko fondiĝis komence de la 17-a jarcento. Komence ĝi havis la nomon Chickahawk.
La fratoj Wright elektis la lokon Kitty Hawk por siaj aviadilaj eksperimentoj pro la forta kaj regula vento, kiu subtenis la flugan eksperimentadon de la jaroj 1901 ĝis 1903. La 14-an de decembro 1903 sukcesis la unua tre mallonga flugo.
La 17-an de decembro sukcesis kvar pli altaj flugetoj per motora forto de la aviadilo Flyer 1, tial tiu tago notiĝis en la homa historio kilel la tago de unua motora aviadila flugo. Rande de la tiama eksperimentejo stariĝis monumento, kaj multaj memortabuloj de la flugejo informas pri la pioniroj.