Universitato de Kembriĝo

publika universitato en Anglio
(Alidirektita el Kembriĝa Universitato)

La Universitato de Kembriĝo (angle University of Cambridge sed ankaŭ konata kiel angle Cambridge University) estas la dua plej malnova universitato en Britio post Oksfordo. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Universitato de Kembriĝo
collegiate university (en) Traduki
publika esplorada universitato
organizaĵo pri edukado Redakti la valoron en Wikidata
motoHinc lucem et pocula sacra
(De ĉi tie la lumo
kaj la ekblovo de sankteco)
Informoj
fondodato1209
Situo
Geografia situo, 0° 7′ 2″ O (mapo)52.2052777777780.1172222222222152° 12′ 19″ N, 0° 7′ 2″ O (mapo)
landoBritio
urboKembriĝo
adresoUniversity of Cambridge, Vice Chancellor's Office, University Offices, The Old Schools, Cambridge, CB2 1TN
poŝtkodoCB2 1TN
Nombroj
nombro de studentoj18 977 vd
retejoOficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Universitato de Kembriĝo (Britio)
Universitato de Kembriĝo (Britio)
DEC
Map
Universitato de Kembriĝo
vdr

Fakte la universitato estas federacio de 31 memstaraj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. La Universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj.

La kolegioj troviĝas en la urbo Kembriĝo proksimume 80 km norde de Londono en la angla provinco Cambridgeshire.

Laŭ legendo ĝi estis fondita en 1209 kiam grupo de studentoj eskapis post batalo kun indiĝenoj en Oksfordo.

La unuaj kolegioj por virinoj estis Girton College en 1869 kaj Newnham College en 1872. La unuaj virinoj ekzameniĝis en 1882 sed oni ne sukcesis doni plenajn rajtojn al virinoj ĝis 1947. Ĉe Oksfordo tio okazis jam 20 jarojn pli frue.

Isaac Newton kaj John Wells studis tie.

Inter studantoj de Kembriĝo kaj Oksfordo okazas multaj sportaj konkursoj. La plej fama estas la t.n. remkonkurso La boata kurumo.

Kolegioj de la Universitato de Kembriĝo

La granda korto de Trinity College
La kapelo de King's College
La kolegia kapelo de St John's College, planita de la arkitekto George Gilbert Scott}}
KOLEGIOFONDITA
Christ's College1505
Churchill College1960
Clare College1326
Clare Hall1965
Corpus Christi College1352
Darwin College1964
Downing College1800
Emmanuel College1584
Fitzwilliam College1966
Girton College1869
Gonville and Caius College1348
Homerton College1976
Hughes Hall1885
Jesus College1497
King's College1441
Lucy Cavendish College1965
Magdalene College1428
New Hall1954
Newnham College1871
Pembroke College1347
Peterhouse1284
Queens' College1448
Robinson College1979
St Catharine's College1473
St Edmund's College1896
St John's College1511
Selwyn College1882
Sidney Sussex College1596
Trinity College1546
Trinity Hall1350
Wolfson College1965

Kelkaj profesoroj

Kelkaj studentoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj