Kelly Brook

Kelly BROOK (23-an de novembro 1979 en Rochester; naskiĝnome Kelly Ann Parsons) estas usona aktorino kaj fotomodelo.

Kelly Brook
Persona informo
Kelly Brook
NaskonomoKelly Ann Parsons
Naskiĝo23-an de novembro 1979 (1979-11-23) (44-jaraĝa)
en Rochester, Anglio
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materItalia Conti Academy of Theatre Arts (en) Traduki
The Thomas Aveling School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
AmkunuloAnderson Silva de França (en) Traduki
Anderson Silva (en) Traduki
Aggro Santos (en) Traduki
Jason Statham (1998–2004)
Billy Zane (2004–2008)
Thom Evans (en) Traduki (2010–2013)
David McIntosh (en) Traduki (2014–2015) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomodelo
televida prezentisto
filmaktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum2000– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Ŝi komencis sian karieron en aĝo de 16 jaroj, post kiam ŝi venkis en beleca konkurso. Ŝi estis videbla interalie en reklamoj pri aŭtomobilo Renault Mégane. Ŝi baldaŭ aperis en Daily Star kaj en 1999 jam en magazinoj kiel GQ kaj FHM. Brook studis tri jarojn aktoradon en la Londona teatra lernejo Italia Conti Academy. Ŝi debutis en flanka rolo en agfilmo Sorted en 2000. Ŝi ludis en la hororfilmo Ripper (2001) kun Andrea Joy Cook kaj Bruce Payne. En la scienc-fikcia agfilmo Absolon (2003), ŝi ludis kun Christopher Lambert kaj Lou Diamond Phillips gravan rolon. En la aventura filmo Survival Island (2005) ludis ŝi edzinon de milionulo Jack Matson (Billy Zane), kiu kun li kaj matroso albordiĝas sur sudmara insulo.

Ĝis disiĝo en 2008, Brook formis amparon kun aktoro Billy Zane.

Filmaro (elekto)

  • 2000: Sorted
  • 2001: Ripper
  • 2003: Absolon
  • 2004: House of 9
  • 2004: School for Seduction
  • 2005: Deuce Bigalow: European Gigolo
  • 2005: Romy and Michele: In the Beginning
  • 2005: Survival Island
  • 2010: Piranha 3D