Katalogo de Libera Programaro

katalogo de programaroj kreita de Fondaĵo por Libera Programaro

La Katalogo de Libera Programaro estas projekto de la Fondumo por Libera Programaro. Ĝi katalogas liberajn komputilajn programojn, kiuj uzeblas de liberaj operaciumoj—precipe GNU kaj Linukso. La katalogitaj projektoj ofte ankaŭ uzeblas de iuj aliaj operaciumo. Antaŭe Unesko kundirektis la projekton.

Malkiel kelkaj aliaj katalogoj, kiuj pririlatas liberan programaron, laborantoj de Katalogo de Libera Programaro konfirmas la licencojn de enlistigitaj programoj.[1]

Oni estas uzinta la katalogon por taksi la disdonadon de libera programaro, ekzemple malkovrante en septembro 2002 "1550 listero, el kiuj 1363 (87.9%) uzis la licencon GPL, 103 (6.6%) uzis la licencon LGPL, 32 (2.0%) uzis licencon BSD aŭ BSD-similan, 29 (1.9%) uzis la artecan licencon, 5 (0.3%) uzis la licencon MIT".[2] Je septembro 2009, la katalogo enlistigis 6000 pakaĵojn, kaj 6500 pakaĵojn je oktobro 2011 kiam la nove ĝisdatigita katalogo komencis. Ĉiuj enlistigitaj pakaĵoj estas "liberaj por iu ajn komputila uzanto elŝuti, uzi, kaj interŝanĝi. Ĉiu listero estas kontrolita kaj elprovita ... do uzantoj scias, ke iu ajn programo, kiun ili trovas en la katalogo, estas vere libera programo ... kun libera dokumentaro kaj sen proprietaj postuloj".

En septembro 2011, oni reefektivigis la katalogon kiel vikio, uzante MediaVikio kaj la etendaĵo Semantika MediaVikio, por permesi al uzantoj rekte aldoni kaj modifi la enhavojn.[3]

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Free Software Directory en la angla Vikipedio.