Kastilio-Manĉo

(Alidirektita el Kastilio-La Manĉo)
04° 01′ 30″ U / 39.85639 °N, 4.02500 °U / 39.85639; -4.02500 (mapo)

Kastilio-Manĉo, aŭ Kastilio-La Manĉo, estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, okupanta la plej grandan parton de la antikva historia regiono Nov-Kastilio, (79 463 km²), escepte de la Madrida Regiono, kiu formis propran komunumon. Grandan parton de la regiono konsistigas la geografia unuo Manĉo, pro kio la regiono ricevis sian nunan nomon.

Kastilio-Manĉo
hispane Castilla-La Mancha
aŭtonoma komunumo
'Oficiala nomo: 'Castila-La Mancha
ŜtatoHispanio Hispanio
RegionoKastilio-Manĉo
Najbaras kun
Kelkaj urboj
SituoToledo
 - alteco529 m s. m.
ĈefurboToledo
 - koordinatoj39° 51′ 23″ N 04° 01′ 30″ U / 39.85639 °N, 4.02500 °U / 39.85639; -4.02500 (mapo)
Areo79 463 km² (7 946 300 ha)
Loĝantaro2 106 331 loĝantoj (2011)
Denseco27 loĝ./km²
Aŭtonomeco10-a de aŭgusto 1982
ĈefuloEmiliano García-Page

(ekde 4-a de julio 2015)

HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
ISO 3166-2:ESES-CM
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio-Manĉo enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio-Manĉo enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio-Manĉo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Castile-La Mancha
Retpaĝo: Registaro de Kastilio-Manĉo
Map

Laŭ la stato de 2011 en la regiono vivis 2 106 331 loĝantoj sur areo de 79 463 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Toledo, ĉe la rivero Taĵo.

La regiono konsistas el la provincoj Albacete, Ciudad Real, Cuenca, Gvadalaĥaro kaj Toledo.

Ĉefaj urboj (kun loĝantaro en 2007):

Kastilio-Manĉo estas la loko kie disvolviĝas granda parto de la aventuroj de Don-Kiĥoto el Manĉo, de Miguel de Cervantes.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.