Karun

La rivero Karun (perse كارون) pasas la sudokcidenton de Irano. Ĝi fontas ĉe la monto Zard Kuh en la Zagros-Montaro en Lorestano kaj post vojo de 950 kilometroj enfluas la riveron Ŝatt al-Arab, kiu formiĝas ĉe la kunfluiĝo de la Eŭfrato kaj la Tigriso kaj mem fine enfluas la Persan Golfon. La rivero Karun estas la plej longa rivero de Irano kaj la sola, kiu paseblas per modernaj kargoŝipoj.

Karun
la akvobaraĵo Karun-3 en Irano
rivero
Bazaj informoj
Situosudokcidenta  Irano
Longeco950 km
Fluo
FontoZagros-Montaro
EnfluejoŜatt al-Arab
Geografio
Trairataj urbojAhvaz, Ĥoramŝahr
vdr

Pluraj akvobaraĵoj dividas la akvofluon.

Eksteraj ligiloj