Karpelaro
Karpelaro (aŭ pistilo, aŭ gineceo el la grekaj γυνή, virino, kaj οἶκος, domo) estas ĉiuj la karpeloj, inaj organoj de floro. Ĝi estas la plej centra florero. Kompare, la vira florparto estas stamenaro. Estas du malsamaj specoj de karpelaroj, laŭ se la karpeloj estas apartaj aŭ kuniĝaj. Plejofte, estas pluraj karpeloj, sed kelkfoje estas nur unu karpelo (10% el la florplantoj).
- Karpelaro aparta: la karpeloj estas liberaj kaj apartaj unu la aliaj, spirale aŭ cirkle (10% el la florplantoj).
- Karpelaro kuniĝa: la karpeloj estas algluitaj. Ŝajnaj tiam esti nur unu organo (80% el la florplantoj). Tiel, oni distingas:
- plurkava: estas tiom da kavoj (ovolujoj) kiom da karpeloj;
- unukava: estas nur unu kavo kun ĉiuj ovoloj kune, kiel se estus unu karpelo, ĉar la vandoj inter karpeloj estas malaperitaj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Flor.png/220px-Flor.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f2/Tulipa_aucheriana_240408_stamens_and_pistil.jpg/220px-Tulipa_aucheriana_240408_stamens_and_pistil.jpg)
La kuniĝo povas temi pri la tuta karpelo, aŭ nur la ovolujo, kaj tiel la stilusoj restas liberaj.
La simbolo de karpelaro en floroformulo estas G.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka