Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)


Karolo Filipo Teodoro (naskiĝis la 11-an de decembro 1724 ĉe Bruselo; mortis la 16-an de februaro 1799 en Munkeno), el la vitelsbaĥa dinastio, estis ekde la 31-a de decembro 1742 kun la nomo "Karolo la 4-a" palatinata grafo kaj princo-elektisto de Elekto-Palatinato kaj duko de Jülich-Berg. Ekde la 30-a de decembro 1777 li estis kun la nomo "Karolo la 2-a" ankaŭ princo-elektisto de Bavario. Lia regado gravegis por la kultura, ekonomia kaj infrastruktura evoluo de suda Germanio en la dua duono de la 18-a jarcento.

Karolo Teodoro
Blazono de Karolo Teodoro ĉe Zeughaus en Mannheim
Blazono de Karolo Teodoro ĉe Zeughaus en Mannheim
Persona informo
Naskiĝo11-an de decembro 1724 (1724-12-11)
en Drogenbos, Aŭstra Nederlando
Morto16-an de februaro 1799 (1799-02-16) (74-jaraĝa)
en Palaco Nymphenburg
TomboTheatiner-preĝejo, Munkeno Redakti la valoron en Wikidata vd
EtnoGermanoj vd
ŜtatanecoElektoprinclando Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)
Familio
DinastioVitelsbaĥoj vd
PatroJohano Kristiano de Palatinato-Sulzbach Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMaria Henriette de La Tour d'Auvergne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oArchduchess Maria Leopoldine of Austria-Este (en) Traduki (1795–)
Countess Palatine Elisabeth Auguste of Sulzbach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloJosepha von Heydeck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKaroline Franziska Dorothea von Parkstein (en) Traduki
 ( )
Karl August Friedrich Joseph von Bretzenheim (en) Traduki
 ( Josepha von Heydeck (en) Traduki)
Karoline von Bretzenheim (en) Traduki
 ( Josepha von Heydeck (en) Traduki)
Eleonore von Bretzenheim (en) Traduki
 ( Josepha von Heydeck (en) Traduki)
Friederike von Bretzenheim (en) Traduki
 ( Josepha von Heydeck (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojCount Palatine Joseph Charles of Sulzbach (en) Traduki (onklo)
Countess Palatine Elisabeth Auguste of Sulzbach (en) Traduki (unuaranga kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupodignitary (en) Traduki
artkolektanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBruseloMannheimLovenoLeidenMunkeno vd
Princo-elektisto de Palatinato
Karolo la 4-a
Dum17421777
AntaŭuloKarolo la 3-a Filipo
SekvantoElekto-Palatinato unuigita kun Bavario
Princo-elektisto de (Palatinato-)Bavario
Karolo la 2-a
Dum17771799
AntaŭuloMaksimiliano la 3-a Jozefo
SekvantoMaksimiliano la 4-a Jozefo
Duko de Jülich-Berg
Dum17421795
AntaŭuloKarolo Filipo
Sekvantoaneksita de Francio
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo Teodoro, el la branĉo Pfalz-Sulzbach de la Vitelsbaĥoj, heredis la Elekto-Palatinaton post la morto de sia antaŭulo kaj malproksima parenco, Karolo la 3-a Filipo, la lasta ano de la branĉo Pfalz-Neuburg.

Karolo Teodoro efektivigis multajn reformojn en klerisma spirito kaj estis malavara mecenato. Sub lia regado floris ekonomio, kulturo kaj scienco. La palatinata ĉefurbo Mannheim iĝis centro de eŭropa baroko. La kulturan vivo riĉigis interalie nomoj kiel Mozart, Voltaire kaj Schiller.


Tiu ĉi "ora erao" de Mannheim ĉesis subite en la jaro 1777, kiam formortis la bavara linio de la Vitelsbaĥoj kun Maksimiliano la 3-a Jozefo. Karolo Teodoro nun heredis la bavaran tronon kaj princo-elektistecon. Li tamen ne fariĝis duobla princo-elektisto – ekzistis jam antaŭa interkonsento por ĝuste tiu heredo-kazo, ke la nun kunigita lando "Palatinato-Bavario" nur havu unu princo-elektistan voĉon.

Karolo Teodoro komence ne volis akcepti la heredaĵon kaj provi interŝanĝi la bavarajn teritoriojn kun Jozefo la 2-a kontraŭ aliaj. Tiun interŝanĝon tamen malhelpis Prusio, kaj li devis kontraŭvole akcepti iĝi bavara reganto. En 1778 li translokigis sian rezidejon de Mannheim en Palatinato al Munkeno en Bavario, kien li ankaŭ alportis siajn palatinatajn konsilistojn.

La nova situacio ne estis populara en Palatinato, nek en Bavario. La kultura vivo en Palatinato perdis gravan subtenanton, ĉar Karolo Teodoro pli multe okupiĝis pri la nova, pli granda, regno-parto Bavario. En Bavario li estis multe malpli ŝatata ol en Palatinato, kie oni konsideris lin kaj liajn konsilistojn fremdaj regantoj. En 1784 kaj 1785 li forte malpermesis ĉiajn asociojn sen eksplicita oficiala permeso, kaj aparte forte agadis kontraŭ iluminatoj kaj framasonoj.

Ankaŭ en Bavario li efektivigis reformojn kaj subtenis arton, sciencon, bonfarton kaj edukadon, sed lia regado iĝis pli kaj pli aŭtoritara.

En 1799 li mortis pro apopleksio.


Familio

Karolo Teodoro edziĝis dufoje:

  • En 1742 kun sia kuzino Elisabeth Auguste, kiu post 20 jaroj naskis unusolan filon, kiu mortis la postan tagon.
  • En 1795, post la morto de sia unua edzino, kun Maria Leopoldine von Österreich-Este (1776–1848). Ili ne havis gefilojn.

Krom tio, li tamen havis plurajn eksteredzecajn gefilojn kun diversaj amatinoj.

Pro manko de tronheredontoj el liaj du edzecoj, lin postsekvis alia parenco, Maksimiliano la 4-a Jozefo el la dinastia branĉo Pfalz-Zweibrücken.