Karlo la 1-a (Anglio)

Karlo la 1-a, aŭ anglalingve Charles I, (naskiĝis la 19-an de novembro 1600 - mortis la 30-an de januaro 1649) estis la reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando ekde la 27-an de marto 1625 ĝis sia mortpuno en 1649.

Karlo la 1-a
Reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando
Persona informo
Charles I of England
Naskiĝo19-an de novembro 1600 (1600-11-19)
en Dunfermline Palace
Morto30-an de januaro 1649 (1649-01-30) (48-jaraĝa)
en Londono
Mortis proMortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perSenkapigo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboKapelo de Sankta Georgo (1649–) Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioAnglikanismokatolika eklezio vd
ŜtatanecoReĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karlo la 1-a (Anglio)
Familio
DinastioStuartoj vd
PatroJakobo la 6-a kaj la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAnne of Denmark (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojHenry Frederick Stuart, Elizabeto Stuart, Margaret Stuart (en) Traduki, Robert Stuart, Duke of Kintyre and Lorne (en) Traduki, Mary Stuart (en) Traduki kaj Sophia of England (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oHenrietta Maria de Francio (1625–) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKarolo la 2-a de Anglio, Henry Stuart, Duke of Gloucester (en) Traduki, Henrietta of England (en) Traduki, Charles James Stuart, Duke of Cornwall (en) Traduki, Princess Anne of England (en) Traduki, Jakobo la 2-a de Anglio, Princess Elizabeth of England (en) Traduki, Mary Henrietta, Princess Royal (en) Traduki, Catherine Stuart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
artkolektanto
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enLondono vd
Reĝo de Anglio
Dum1625-1649
AntaŭuloJakobo la 1-a
SekvantoKarlo la 2-a
Reĝo de Skotlando
Dum1625-1649
AntaŭuloJakobo la 6-a
SekvantoKarlo la 2-a
Reĝo de Irlando
Dum1625-1649
AntaŭuloJakobo la 1-a
SekvantoKarlo la 2-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo la 1-a

Karlo restas fama pro la influo-batalo, kiun li entreprenis kontraŭ la Parlamento de Anglio. Ĉar li klopodis instali absolutan monarkion, multaj angloj timis lin. Multaj el liaj decidoj kaŭzis konsiderindan opozicion, precipe la kreado de novaj impostoj sen la konsento de la Parlamento.

Religiaj konfliktoj markis la tutan reĝadon de Karlo. Li edziĝis kun katolika princino, Henrietta Maria, malgraŭ la malkonsento de la Parlamento kaj de la publiko pli ĝenerale. Karlo plie alianciĝis kun pluraj malpopularaj religiuloj, inkluzive de Richard Montagu kaj William Laud, kiun Karlo nomumis kiel ĉefepiskopon de Canterbury. Multaj regnanoj opiniis, ke tiu decido tro proksimigis la Eklezion de Anglio al romkatolikismo. La posta strebo de Karlo al la religia reformo de Skotlando kaŭzis la militojn de la episkopoj, kiuj senfortigis Anglion kaj favoris lian postan eloficiĝon.

La lastaj jaroj markiĝis de la angla enlanda milito, dum kiu Karlon kontraŭstaris la soldatoj de la Parlamento (kiu kontestis la plifortigon de la reĝa potenco) sed ankaŭ la puritanoj, kiuj estis malfavoraj al la religia inklino de la reĝo. Post du enlandaj militoj kaj pluraj malvenkoj, Karlo estis kaptita, procesita kaj mortpunita pro altperfido. La monarkio estis tiam nedaŭre aboliciita kaj anstataŭita de respubliko gvidita de Oliver Cromwell.