Karl Jenny
- Artikolo
- Diskuto
Karl Jenny (naskiĝis la 11-an de januaro 1819 en Vieno, li mortis la 9-an de oktobro 1893 en Vieno) [1] estis aŭstra inĝeniero, profesoro.
Karl Jenny studis gimnazion, poste teknikuniversitaton en sia naskiĝurbo. Post la diplomo li estis asistanto samloke inter 1848 kaj 1850, poste en Akademio de Selmec. Inter 1852-1866 li estis profesoro instruanta maŝinojn kaj mekanikon, dum li ricevis la titolon konsilisto pri arbaroj. Depost 1866 li reiris instrui denove en Vieno. Li levis al eŭropa nivelo la teknikuniversitaton en sia naskiĝurbo. Li kelkfoje vojaĝis al signifaj eŭropaj urboj, kie li vizitis fabrikojn, kie estis moderna teknologio. En la studjaroj 1866 kaj 1874 li estis dekano, en 1875 rektoro. Li pensiuliĝis en 1889.