Karen Black

Karen Blanche BLACK (denaske Ziegler; 1a de julio, 1939 – 8a de aŭgusto, 2013) estis usona aktorino, scenaristo, kantisto kaj kantoverkisto. Ŝi elstariĝis pro sia laboro en variaj studiaj kaj sendependaj filmoj en la 1970-aj jaroj, ofte portretante ekstercentrajn kaj nekonvenciajn rolulojn, kaj establis sin kiel figuro de Nova Holivudo. Ŝia kariero daŭris ĉirkaŭ 50 jarojn kaj inkludas preskaŭ 200 listigojn kaj en sendependaj kaj en ĉeftendencaj filmoj. Black ricevis nombrajn premiojn laŭlonge de sia kariero, kiel du Oraj Globoj, same kiel unu nomumo por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Helpaktorino.

Karen Black
Persona informo
Karen Black
NaskonomoKaren Blanche Ziegler
Naskiĝo1-an de julio 1939 (1939-07-01)
en Park Ridge,  Usono
Morto8-an de aŭgusto 2013 (2013-08-08) (74-jaraĝa)
en Santa Monica,  Usono
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perPeriampullary cancer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboEternal Hills Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioScientologio vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materMaine East High School (en) Traduki
Nordokcidenta Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
GefratojGail Brown (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oStephen Eckelberry (en) Traduki (1987–2013)
L. M. Kit Carson (en) Traduki (1975–1983) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojHunter Carson (en) Traduki
 ( L. M. Kit Carson (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoaktoro
komponisto
televida aktoro
teatra aktoro
kantaŭtoro
kantisto
scenaristo
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoKomponado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1959– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

Lokano de ĉeurba Ĉikago, Black studis teatron en la "Northwestern University" antaŭ translokiĝi al Novjorko. Ŝi premieris en Broadvejo en 1965 antaŭ fari sian gravan kindebuton en la filmo de Francis Ford Coppola nome You're a Big Boy Now (1966). Black retranslokiĝis al Kalifornio kaj estis aktorinigita kiel LSD-uzanta prostitutino en la ŝosefilmo de Dennis Hopper nome Easy Rider (1969). Tio kondukis ŝin al protagonisteco en la drama Five Easy Pieces (1970), en kiu ŝi ludis la rolon de malespera estetikistino, pro kiu ŝi estis nomumita por Oskar-premio kaj ricevis Oran Globon al la Plej Bonkvalita Helpaktorino. Black faris sian unuan gravan komercan filmon en la prikatastrofa filmo Airport 1975 (1974), kaj ŝia posta apero kiel Myrtle Wilson en The Great Gatsby (1974) havigis al ŝi duan Oran Globon al la Plej Bonkvalita Helpaktorino.

Black stelulis kiel alloga kontrea kantistino en la muzikala dramo de Robert Altman nome Nashville (1975), por kiu ŝi ankaŭ verkis kaj ludis du kantojn por la sonbendo, kiu ricevis premion Grammy al la Plej Bonkvalita Sonbendo. Ŝia portreto de aspiranta aktorino en la dramo de John Schlesinger nome The Day of the Locust (ankaŭ en 1975) havigis al ŝi trian nomumon al Ora Globo, tiam al la Plej Bonkvalita Aktorino. Ŝi poste ludis kvar rolojn en la antologio de hororfilmoj de Dan Curtis nome Trilogy of Terror (1975), sekvita de la supernatura hororfilmo de Curtis nome Burnt Offerings (1976). Samjare, ŝi stelulis kiel trompistino en la fina filmo de Alfred Hitchcock nome Family Plot.

En 1982, Black stelulis kiel transvirino en la Robert Altman-reĝisorita debuto en Broadvejo de la teatraĵo Come Back to the Five and Dime, Jimmy Dean, Jimmy Dean, nome rolo kiun ŝi reprenis en la posta kinadapto de Altman samnome "Come Back to the Five and Dime, Jimmy Dean, Jimmy Dean". Ŝi denove stelulis en la komedio Can She Bake a Cherry Pie? (1983), sekvita de la refilmado de Tobe Hooper nome Invaders from Mars (1986). Dum multo el la fino de la 1980-aj jaroj kaj la 1990-aj jaroj, Black stelulis en vario de artecaj, sendependaj kaj hororaj filmoj, same kiel verkis siajn proprajn scenarojn. Ŝi havis elstaran rolon kiel malicula patrino en la filmo de Rob Zombie nome House of 1000 Corpses (2003), kiu cementis sian statuson kiel kulta hororfilma ikono. Ŝi plue stelulis en malalt-profilaj filmoj laŭlonge de la komencaj 2000-aj jaroj, same kiel laboris kiel dramaturgo antaŭ sia morto pro kancero en 2013.

Notoj

Bibliografio