Kardinaledoj

La Kardinaledoj (Cardinalidae) estas birda familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), endemia en Amerikoj. Ĝi inkludas kardinalojn, paserenojn, dikbekulojn kaj kelkajn aliajn birdajn genrojn. Plejparto de la genroj kiujn oni apartenigas al la familio havas certajn komunajn trajtojn: ili estas mezgrandaj, korpulentaj birdoj kun relative larĝaj bekoj, movivaj krestoj sur frunto, kaj drasta seksa duformismo en kiu la iĉoj ofte estas tre brilkoloraj. Aparteno al la familio, tamen, en niaj tempoj ne estas decidata laŭ aspekto aŭ morfologio, sed nure laŭ molekulaj esploroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kardinaledoj
Iĉo de norda kardinalo (Cardinalis cardinalis)
Iĉo de norda kardinalo (Cardinalis cardinalis)
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Paseroformaj Passeriformes
Familio:Kardinaledoj Cardinalidae
Ridgway, 1901
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plejparto de kardinaledoj estas sufiĉe bone establitaj en siaj habitatoj kaj adaptiĝis kunvivi kun homoj. Ili havas grandajn kaj stabilajn arealojn kaj IUCN listas ilin malplej zorgigaj. Kelkaj apartaj specioj, tamen, estas endanĝeritaj.

Genroj kaj specioj

Nuntempe laŭ la plej freŝa sistematiko (el januaro 2023) al kardinaledoj apartenas jenas 14 genroj kaj 53 specioj:[1]

BildoGenroListo de specioj
Piranga Vieillot, 1808
  • Flama pirango,Piranga bidentata
  • Ruĝa pirango, Piranga flava
  • Somera pirango,Piranga rubra
  • Rozgorĝa pirango,Piranga roseogularis
  • Skarlata pirango,Piranga olivacea
  • Okcidenta pirango,Piranga ludoviciana
  • Blankflugila pirango,Piranga leucoptera
  • Ruĝakapa pirango,Piranga erythrocephala
  • Kapuĉa pirango,Piranga rubriceps
Habia Blyth, 1840
  • Ruĝkrona formika tanagro, Habia rubica
  • Ruĝgorĝa formika tanagro, Habia fuscicauda
  • Nigravanga formika tanagro, Habia atrimaxillaris
  • Fulga formika tanagro, Habia gutturalis
  • Kresta formika tanagro, Habia cristata
Chlorothraupis Salvin & Godman, 1883
  • Tanagro de Carmiol, Chlorothraupis carmioli
  • Olivkolora tanagro, Chlorothraupis frenata
  • Lemon-okulvitra tanagro, Chlorothraupis olivacea
  • Oĥrabrusta tanagro, Chlorothraupis stolzmanni
Pheucticus L. Reichenbach, 1850
  • Flava dikbekulo, Pheucticus chrysopeplus
  • Nigrakrura dikbekulo, Pheucticus tibialis
  • Ora dikbekulo, Pheucticus chrysogaster
  • Nigradorsa dikbekulo, Pheucticus aureoventris
  • Rozbrusta dikbekulo, Pheucticus ludovicianus
  • Nigrakapa dikbekulo, Pheucticus melanocephalus
Granatellus Bonaparte, 1850
Cardinalis Bonaparte, 1838
  • Norda kardinalo, Cardinalis cardinalis
  • Purpura kardinalo, Cardinalis phoeniceus
  • Dezerta kardinalo, Cardinalis sinuatus
Caryothraustes L. Reichenbach, 1850
  • Nigravizaĝa dikbekulo, Caryothraustes poliogaster
  • Flava-verda dikbekulo, Caryothraustes canadensis
Periporphyrus L. Reichenbach, 1850
  • Ruĝa-nigra dikbekulo, Periporphyrus erythromelas
  • Karmezina dikbekulo, Periporphyrus celaeno
Amaurospiza Cabanis, 1861
  • Semmanĝulo de Cabanis, Amaurospiza concolor
  • Ekvadora semmanĝulo, Amaurospiza aequatorialis
  • Nigra-blua semmanĝulo, Amaurospiza moesta
  • Semmanĝulo de Carrizal, Amaurospiza carrizalensis
Spiza Bonaparte, 1824
  • Spizo, Spiza americana
Cyanoloxia Bonaparte, 1850
  • Glaŭka-blua dikbekulo, Cyanoloxia glaucocaerulea
  • Blua-nigra dikbekulo, Cyanoloxia cyanoides
  • Amazonia dikbekulo, Cyanoloxia rothschildii
  • Ultramarina dikbekulo, Cyanoloxia brissonii
Cyanocompsa Cabanas, 1861
  • Kobalta pasereno, Cyanocompsa parellina
Passerina Vieillot, 1816
  • Blua pasereno, Passerina caerulea
  • Indiga pasereno, Passerina cyanea
  • Lazura pasereno, Passerina amoena
  • Plurkolora pasereno, Passerina versicolor
  • Pentrita pasereno, Passerina ciris
  • Rozventra pasereno, Passerina rositae
  • Oranĝbrusta pasereno, Passerina leclancherii

Referencoj

Vidu ankaŭ