Karĝali

urbo en Bulgario

Karĝali (bulgare Кърджали, turke Kırcaali) estas urbo en Bulgario, administracia centro de provinco Karĝali (Област Кърджали). En 2008 la urbo havis 51 mil loĝantojn.

Karĝali · Силистра · Kırcaali
municipa ĉefloko
provinca ĉefurbo
urbo en Bulgario Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Bulgario
Provinco provinco Karĝali
Poŝtkodo6600
Telefonkodo(+359) 0361
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro52 419  (2024) [+]
Loĝdenso1 704 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 25° 22′ O (mapo)41.64472125.37496641° 39′ N, 25° 22′ O (mapo) [+]
Alto275 m [+]
Areo30,76 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC+02:00 [+]
Karĝali · Силистра · Kırcaali (Bulgario)
Karĝali · Силистра · Kırcaali (Bulgario)
DEC
Situo de Karĝali · Силистра · Kırcaali

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kardzhali [+]
vdr

Karĝali estas grava centro de metalurgio (plumbo kaj zinko) kaj montara turismo en la Rodopoj. En la ĉirkaŭaĵoj de la urbo troviĝas multaj vidindaĵoj el la trakia, romia, bizanca kaj otomana epokoj. Speciale famas la trakia sanktejo Perperikon, nomumita por monda heredaĵo de UNESKO.

Karĝali estas unu el la nemultaj urboj de Bulgario, kie etnaj turkoj estas plejmulto (ĉ. 62% de la loĝantoj). La urbestro Erol Mjumjun estas turko kaj reprezentas la partion DPS, kiu estas konsiderata la turka partio de Bulgario.

La urbo estas vigle rekonstruata, kun subteno de la Eŭropa Unio estas jam pretaj kelkaj grandaj projektoj, aliaj estas ankoraŭ planataj. En marto 2010 komenciĝis laboro pri la nova parko „Arpezos“ en la centro de la urbo ĉe la rivero Arda. La investata sumo estas 8,7 milionoj da levoj. Post finfaro de la projekto je ĉiu loĝanto de Karĝali estos po 23 m² da verdaĵoj[1].

Referencoj

Eksteraj ligiloj