Kapilavastuo
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Kapilavastuo | ||
---|---|---|
![]() | ||
antikva urbo, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | , 83° 3′ 18″ O (mapo)27.57645583.05497827° 34′ 35″ N, 83° 3′ 18″ O (mapo) | |
![]() | ||
Kapilavastuo | ||
![]() | ||
Kapilavastuo estis antikva urbo, kiu funkciis kiel la ĉefurbo de la ŝakjoj.
Laŭ tekstoj en la Palia Kanono,[2][3] la patro de la budho Gotamo, la raĝo Ŝudodano, estis unu el la regantoj de la sendependa respublika ŝtato de Ŝakjujo, kaj tial la budho Gotamo mem loĝis en ties ĉefurbo, Kapilavastuo, ĝis kiam li iĝis dudek naŭ jarojn aĝa, tiam li forlasis la urbon praktiki asketismon.[4]
La serĉo de la historia situo de Kapilavastuo dum la 19-a jarcento sekvis la dokumentojn kaj de Faŝjiano kaj de Ŝjuanzango, ĉinaj bikŝuoj, kiuj pilgrimis al la loko en la 4-a kaj la 7-a jarcentoj respektive.[5][6][7][8] Kelkaj arĥeologoj rekonis la lokon, kie Kapilavastuo situis, kiel nunan Tilaŭrakoton, Nepalo; dum aliaj rekonis ĝin kiel nunan Piprahvon, Barato.[9][10] En ambaŭ lokoj troviĝas arĥeologiaj ruinoj.[11][12][13][14]