Kantato

Kantato (itale cantata, kiu signifas "kanto aŭ historio enmuzikigita") estas voĉa komponaĵo akompanata de instrumentoj kaj ĝenerale enhavanta pli ol unu movimenton.

En la 16-a jarcento, kiam ĉia serioza muziko estis voĉa, la termino estis neniel bezonata, sed post la graviĝo de instrumenta muziko en la 17-a jarcento kantatoj komencis aperi sub tiu nomo post kiam la instrumenta arto fariĝis sufiĉe certa por enmetiĝi en sonatojn. De la mezo de la 17-a ĝis malfrue en la 18-a jarcento unu el la plej amataj formoj de itala ĉambra muziko estis la kantato por unu aŭ du solistaj voĉoj, kun akompano de klaviceno kaj eble kelkaj aliaj solistaj instrumentoj. Ĝi konsistis unue el deklama rakonto aŭ sceno en recitativo, kuntenata de primitiva ario ripetata je intervaloj. Bonaj ekzemploj troviĝas en la preĝeja muziko de Carissimi; kaj la anglaj voĉaj soloj de Henry Purcell (ekz. Mad Tom kaj Mad Bess)montris la plej bonan, kion oni povas fari el tiu ĉi arkaika formo. Post la oftiĝo de la triparta ario la kantato fariĝis grupo de du aŭ tri arioj ligitaj de recitativo. La multaj italaj duetoj kaj tercetoj de Georg Friedrich Händel estas ekzemploj sur sufiĉe granda skalo. Lia latina moteto Silete Venti, por soprano sola, montris uzadon de tiu ĉi formo en preĝeja muziko.

La itala solista kantato emis,kiam ĝi estis sur granda skalo,fariĝi nedistingebla de sceno en opero.Tiel same la preĝeja kantato, solista aŭ ĥora,estas nedistingebla de malgranda oratorioaŭ parto de oratorio.Tio ĉi estas egale videbla,se ni esploras la senparalelajn preĝejajn kantatojn de Bach,el kiuj 200 restas,aŭ la Chandos-himnojn de Händel.En la okazo de Johann Sebastian Bach,multaj el la pli grandaj kantatojefektive nomiĝas oratorioj;kaj la Kristnaska Oratorio estas kolektode ses preĝejaj kantatoj efektive destinitajpor prezento je ses apartaj tagoj,kvankam ili kune formas artan tutontiel kompletan, kiel kiu ajn klasika oratorio.

Tamen la ĉefa punktopri la preĝejaj kantatoj de Bachestas tio, ke ili formis partonde diservo, kaj aparte de diservo,en kiu la organizo de la muzikoestis multe pli kohera olestis eble en la anglikana eklezio.Multaj el la plej grandaj kantatoj de Bachkomenciĝas per detalriĉa ĥorosekvata de kelkaj arioj kaj recitativoj,kaj finiĝas per modesta ĥoralo.Tion ĉi oni ofte prikomentiskiel ekzemplon de manko de intereso flanke de Bachpri arta klimakso en la verko kiel tuto.Sed neniu tion asertos,kiu konscias pri la loko,kiun okupis la preĝeja kantatoen la luterana diservo.La teksto estis zorge bazitasur la evangelio aŭ lecionoj por la tago;krom se la kantato estis mallonga,la prediko verŝajne okazis post la unua ĥoroaŭ unu el la arioj,kaj la kongregacio ekkunkantis en la fina ĥoralo.Tiel la unueco de la diservoestis la unueco de la muziko;kaj, en okazoj kiam ĉiuj movimentojbaziĝis sur la sama ĥoralmelodio,tiun ĉi unuecon nenio iam superis,krom tiuj 16-jarcentaj mesoj kaj motetoj,kiuj baziĝis sur la gregoriaj tonoj de la solenaĵo,por kiu ili estis verkitaj.

En la moderna tempo la termino kantatoestas aplikata preskaŭ ekskluzive al ĥora muziko,distinge de solista voĉa muziko.Estis eble nur unu speco de kantato post Bach,kiu povas esti rekonita kiel artformokaj ne nura titolo por verkoj alie neklaseblaj.Estas eble rekoni kiel apartan artotipontian fruan 19-jarcentan kantaton,en kiu la ĥoro estas prezentilopor muziko pli lirika kaj kantecaol la oratoria stilo,kvankam ĝi ne malebligas brilan klimaksonen la formo de leĝera speco de fugo.Gorreiche Augenblick de Ludwig van Beethovenestas brila vivtenaĵo en tiu ĉi stilo,Jubel Cantata de Carl Maria von Weberestis tipa ekzemplo, kaj la Walpurgisnachtde Felix Mendelssohn estas la klasika.La simfonio-kantato de Mendelssohn,la Lobgesang, estas hibrida verko,parte en la oratoria stilo.Ĝin antaŭas tri simfoniaj movimentoj,montrantaj teknikon laŭkonfese sugestitande la naŭa simfonio de Betoveno;sed la analogio ne estas akurata,ĉar la verko de Betoveno estas simfonio,kies kvara movimento estas ĥora finalohavanta esence unuecan planon,kaj male la simfonio-kantato de Mendelssohnestas kantato havanta tri simfoniajn preludojn.La plenajn lirikajn eblecojn en serio de ĥoraj kantojplenumis finfine Johannes Brahmsen sia Rinaldo, verko enmuzikiginta tekston,kiun verkis Goeto samtempe dum tiu verkisla tekston de la Walpurgisnacht.La intencon de la verko de Brahms(lia sola provo en tiu ĉi ĝenro)maltrafis kritikistoj,kiuj atendis en tia grandega komponaĵola kvalitojn de detalriĉa ĥora muziko,kun kiu ĝi havis nenian rilaton.Brahms verŝajne diris la finan vortonpri tiu ĉi temo;kaj la ceteraj specoj de kantato(komence je la Meeres-stille de Betoveno,kaj inkluzive plej multajn el la ĥoraj verketojde Brahms kaj angloj)estis nure diversaj manierojenmuzikigi en ĥoran muzikon poemon,kiu estas tro longa por enteniĝi en unu movimento.